Grek-katolika preĝejo Naskiĝo de Maria (Sárospatak)

Grek-katolika preĝejo Naskiĝo de Maria en Sárospatak-Végardó

La paroĥa grek-katolika preĝejo Naskiĝo de Maria (hungare: Istenszülő születése) estas sakrala historia monumento en urbo Sárospatak (Hungario).

Paroĥa grek-katolika preĝejo Naskiĝo de Maria
Paroĥa grek-katolika preĝejo Naskiĝo de Maria en Sárospatak
Paroĥa grek-katolika preĝejo Naskiĝo de Maria en Sárospatak
konstruaĵo
Loko
Ŝtato Hungario
Municipo Sárospatak
Bazaj informoj
Religio kristanismo
provinco Borsod-Abaúj-Zemplén
paroĥo loke
Arkitektura priskribo
Konstrustilo malfrubaroko
Konstruado
Specifo
Konstrumaterialo masonaĵo
Ligiloj
Adreso 3950 Sárospatak, Végardó, Széchenyi István u. 8.
vdr

Historio redakti

Laŭ eklezia fonto la paroĥo estis fondita en 1723, la matrikulaj enskriboj komenciĝis en 1761, la kirko mem estis konstruita 1792 (laŭ alia fonto en 1799). En la sekvaj jarcentoj ĝi estis plurfoje renovigita. La altara bildo prezentas Sanktan Marian kun Jesuo kaj la bildo estas videbla ekde la 1930-aj jaroj. La sekpentraĵoj estis pentritaj inter 1948 kaj 1952. Lastaj renovigaj laboroj okazis en 2006 kaj 2017.

Konstruaĵo redakti

La preĝejo staras sola en korto, kiu kuŝas laŭ stratangulo. En la korto estas videbla ankaŭ krucifikso. La fasado estas preskaŭ simetria, meze la kvadrata turo nur iomete reliefas. Meze malsupre situas la ĉefenirejo, sed dekstre estas ankaŭ alia enirejo, maldekstre nur blinda enirejo. Super la ĉefenirejo estas granda fenestro. La navo finiĝas en hufoforma absido. Menciindas, ke tiu kirko laŭ aspekto estas preskaŭ la sama, ol Grek-katolika preĝejo sanktaj Petro kaj Paŭlo (Sárospatak).

Kermeso okazas en la 8-an de septembro.

Fontoj redakti