Grekio en la Somera Olimpiko 2016

sporta delegacio

La greka teamo aktiva en la Somera Olimpiko 2016 en Rio-de-Ĵanejro havis 93 sportistojn. Ili partoprenis en 15 fakoj. Flagtenanto de la greka teamo estis Sofia Bekatoru (Σοφία Μπεκατώρου) dum la malferma ceremonio respektive Katerina Stefanidi (Κατερίνα Στεφανίδη) dum la ferma. La sportistoj atingis 3 orajn, unu arĝentan kaj 2 bronzajn medalojn. Sume la teamo en la Olimpiko havis la 26-an rangon.

emblemo de la Greka Olimpika Komitato
emblemo de la Greka Olimpika Komitato
Grekio en la Somera Olimpiko 2016
Somera Olimpiko 2016 en Rio-de-Ĵanejro
Flagtenanto:  Sofia Bekatoru (Σοφία Μπεκατώρου) (malfermo)
Katerina Stefanidi (Κατερίνα Στεφανίδη) (fermo)
Sportistoj 93 en 15 fakoj
Medaloj
rango: 26
Oro
3
Arĝento
1
Bronzo
2
Sume
6
vdr

Kunordigis la teamon la Greka Olimpika Komitato (greke Ελληνική Ολυμπιακή Επιτροπή), fondita en 1894.

Eksteraj ligiloj redakti

 
Elefthérios Petroúnias akiris oran medalon en ringa gimnastiko,
 
P. Kagialis kaj P. Mantis bronzan medalon en velado de la klaso 470