Grimaco estas vola aŭ nevola streĉo de la vizaĝaj muskoloj, kiu misformas la trajtojn, donante al ili neordinaran kaj ofte ridindan aspekton.[1] En normala ĉiutaga vivo tiuj uzoj de la vizaĝa esprimivo povas rezulti en grimaco de malkontenteco, de eksufero, de doloro, de moko ktp. En arta etoso, grimaco povas esti rimedo por aktoroj en kino, pli markite en teatro ktp. Kelkaj aktoroj famiĝis fakte pro sia uzado de grimacoj, kiel ekzemple Charlie Chaplin, Ben Turpin (okulkrucigo), Jerry Lewis (same), Rowan Atkinson (perbuŝe) ktp.

Paro grimacantaj en fotobudo.

En kelkaj landoj oni organizas konkurencojn pr la plej distordita grimaco; tiukadre havas avantaĝojn maljunuloj (pro faltoj, foje sendentaj ktp.) aŭ jam sengrimacaj malbeluloj aŭ kripluloj.

Notoj redakti

  1. NPIV [1] Alirita la 1an de Septembro 2018.