Jerry LEWIS (naskiĝinta la 16-an de marto 1926 en Newark, mortinta la 20-an de aŭgusto 2017 en Las Vegas[1]) estis usona aktoro, reĝisoro kaj filmproduktisto.

Jerry Lewis
Persona informo
Jerry Lewis
Naskonomo Joseph Levitch
Naskiĝo 16-an de marto 1926 (1926-03-16)
en Newark
Morto 20-an de aŭgusto 2017 (2017-08-20) (91-jaraĝa)
en Lasvegaso
Mortis per kardivaskulsistema malsano vd
Lingvoj angla vd
Ŝtataneco Usono vd
Alma mater Universitato de Kalifornio en Los-Anĝeleso • Irvington High School vd
Partio Respublikana Partio vd
Familio
Edz(in)o SanDee Pitnick vd
Infanoj Gary Lewis vd
Profesio
Okupo komikisto • filmaktoro • filmreĝisorokantaŭtoroverkistoscenaristomuzikistokantisto • teatra aktoro • televida aktoro • televida produktoro • produktoro • reĝisoro • filmproduktoro • humanitaristo vd
Aktiva dum 1931–2017 vd
En TTT Oficiala retejo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr
Jerry Lewis en 2013

Vivo redakti

La filo de geamuzigistoj pasigis la junulajn jarojn ĉe parencoj. Post la frekvento de la mezlernejo - kiun li interrompis antaŭ la ĝusta tempo - li prezentis sin sursceneje en noktaj kluboj. En 1946 li renkontis la tiam ankaŭ ankoraŭ nekonatan kantiston Dean Martin. Ambaŭ formis duon kaj iĝis la tiutempe plej konataj komikistoj usonaj sur scenejoj, en kinejoj, ĉe televidkanaloj. Ambaŭ videblis en la televida serio The Colgate Comedy Hour (1950-1952) kaj moderigis propran radielsendon (1949-1952). En 1948 ili subsignis kontrakton ĉe Paramount kaj faris sub la reĝisorado de George Marshall la unuan komedion kinfilman My Friend Irma (1949), al kiu sekvis en la unua duono de la 1950-aj jaroj aliaj, i.a. At War with the Army (1951), The Stooge (1952) kaj The Caddy (1953).

La kunlaboro kun Martin profitis de la alieco de la du karakteroj. Dean ludis la rolon de amanto kuraĝa, dume Lewis ĉiam restis la aminda mallertulo. Inter la plej bonaj filmoj nombriĝas Artists and Models (1955).

En 1956 subite ĉesis la kunlaboro kun Martin. Lewis tamen plievoluigis sian rolon, ofte sub la reĝisorado de Frank Tashlin. Jen filmoj el tiu ĉi periodo: The delicate Delinquent (1957), Rock-a-Bye Baby (1958), Cinderfella (1960). Kelkaj tiuj komedioj implicite kritikis la usonan vivmanieron. Baldaŭ Lewis mem ekreĝisoris, ekz. ĉe The Bell Boy (1960), The Errand Boy (1961), The Ladies' Man (1961) aŭ The Nutty Professor (1963). La laste menciita verko estis imitado ironia de la intrigo de "Jekyll kaj Hyde" de Robert Louis Stevenson.

Dum la 1970-aj jaroj Lewis retiriĝis. Reĝisor-reekiĝo dum la 1980-aj jaroj malsukcesis. Sed kiel aktoro li faris denove diversajn tre bonajn filmojn. En la filmo The King of Comedy de Martin Scorsese (1982) li havis la rolon de televidmoderigisto forkondukita de fanatikulo. En la tragika komedio Arizona Dream de Emir Kusturica (1993) Lewis havis la rolon de vendisto de luksaj aŭtoj.

Notoj redakti

Libroj redakti

  • 1971: The Total Film-Maker
  • 1982: Rememoroj

Eksteraj ligiloj redakti