Grimvuda makronikso
La Grimvuda makronikso (Macronyx grimwoodi) estas specio de birdo de la familio de Motaciledoj, kiu enhavas ankaŭ la motacilojn kaj la pipiojn, kaj en ties genro de Makroniksoj aŭ Longunguloj, kiuj estas afrikaj birdoj de brunecaj supraj partoj kaj tre brilkoloraj gorĝoj (el flava tra oranĝa al rozkolora).
Grimvuda makronikso | ||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Biologia klasado | ||||||||||||||
| ||||||||||||||
Macronyx grimwoodi (Benson, 1955) | ||||||||||||||
Konserva statuso | ||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||||||||||||
Tiu specio havas rozkoloran aŭ ruĝecan gorĝareon, kiel la parenca Ruĝgorĝa makronikso, sed tiu koloro ne plias sube de la brusto, dum ĉe la Ruĝgorĝa makronikso jes. La resto de la subaj partoj estas sablokoloraj, dum la supraj partoj estas brunecaj kun dorso de nigrecaj plumoj kun helbrunaj bordoj. La vango estas pli helbruna ol la krono kiu estas pli malhelbruna.
Ĝi troviĝas en Angolo, Demokratia Respubliko Kongo kaj Zambio. Ties natura habitato estas subtropikaj aŭ tropikaj laŭsezone humidaj aŭ inunditaj herbejoj de malaltaj teroj.
Referencoj
redakti- BirdLife International 2004. Macronyx grimwoodi. 2006 IUCN Ruĝa Listo de Minacataj Specioj. Konsultita la 26an de julio 2007.