Griza merkato estas komerco de varo per distribuaj kanaloj, kiuj estas laŭleĝaj sed neintencitaj de la originala fabrikanto. Grizmerkataj produktoj estas produktoj vendataj de fabrikanto aŭ ties agento ekster la kondiĉoj de la interkonsento inter la revendanto kaj la fabrikanto. Ekzemple, usonanoj povas aĉeti kuracilojn el Kanado, kie ili estas konsiderinde malpli multekostaj, per la "griza merkato."

La aĉeto de grizmerkataj produktoj estas laŭleĝaj (aŭ ne eksterleĝaj) laŭ la Eŭropa Kortumo de Justeco kaj Supera Kortumo de Usono. La termino elektiĝis pro sia simileco al nigra merkato, kiu temas pri kontraŭleĝaj produktoj.