La groninga dialekto (gronings) estas parolata en la nederlanda provinco Groningen.

Groninga dialekto
dialekto
malaltsaksa lingvo
Lingvaj kodoj
Lingvaj kodoj
  ISO 639-3 gos
  Glottolog gron1242
Angla nomo Gronings
Franca nomo groningois
vdr

La groninga dialekto estas unu el la frisaj-saksaj dialektoj, kiuj estas limaj inter la frisa lingvaro kaj la malaltsaksa variaĵo de la platgermana lingvo. Pro politikaj kialoj oni foje nomas ĝin nederlanda dialekto, kio estas ne tute ĝusta lingve.

Disvastiĝo redakti

 
Areo de la dialekto en la provinco
Disvastiĝo de la Groninga dialekto
 
La Groninga dialekto en la provincoj
Groningen, Frislando kaj Drenthe.

La groningan dialekton konsistigas kelkaj subdialektoj, vaste parolataj hejme en la provinco Groningen kaj en kelkaj loĝlokoj de Frislando. Antaŭ la Dua mondmilito la groninga estis gepatra lingvo de plejmulto de la loĝantoj de la provinco, kelkaj el kiuj emis identigi sin kiel saksojn kaj ne kiel nederlandanojn (separatismajn sentojn provis plifortigi nazioj dum la okupacio[1]). Post la milito ekis disvastiĝo de la nederlanda lingvo kiel parollingvo en la nordaj provincoj, en la urboj signifa parto de la loĝantoj (kvankam ne ĉiuj) transiris al la oficiala nederlanda. Sed ankaŭ nun la groninga estas rimarkeble disvastigita en la provinco, kaj en plejmulto de kamparaj distriktoj ĝi estas la plej parolata lingvo[2].

Karakterizaĵoj redakti

orient-frise groninge germane nederlande esperante
Schöfel scheuvel Schlittschuh schaats sketilo
lüttje lutje klein klein eta
neei nij neu nieuw nova
Muus moes Maus muis muso
sük zok sich zich si(n)
Flege mug Fliege vlieg muŝo
Mugge neefje Mücke mug kulo

La groninga dialekto posedas plurajn karakterizajn platgermanajn trajtojn, sed krome ege percepteblas influo de la lingvoj orientfrisa kaj okcidentfrisa kaj dum lastaj jaroj ankaŭ de la literatura nederlanda lingvo (tiu lasta precipe en la vortprovizo). Malgraŭ tio, en la parolado de la loĝantoj de Groningen, konservintaj sian dialekton, ĝis nun ĉeestas multaj nekonataj al la nederlanda lingvo vortoj kaj esprimoj, kio, kune kun percepteblaj fonetikaj diferencoj, malfaciligas interkompreniĝon kun loĝantoj de aliaj nederlandaj provincoj (escepte de la najbara provinco Drenthe, kie oni parolas tre proksiman frisan-saksan dialekton).

Uzado redakti

Post la Dua mondmilito oni akceptis kurson al «nederlandiĝo» de Groningen kaj ĝia aliĝo al la komuna kultura vivo de Nederlando. Uzado de la dialekto ege malpligrandiĝis, signifa parto de la junularo, speciale en la urboj, preferas interkomunikiĝi en la nederlanda. Sed tamen ĉe la limo de la dudeka kaj dudek unua jarcentoj ekis nova leviĝo de la intereso al la groninga, aperis lingvaj kursoj, muzikistoj kun kantoj en la groninga dialekto kaj presataj eldonaĵoj en ĝi (ekzemple, la revuo Toal en Taiken). Krome, la groninga dialekto aŭdeblas de lokaj radistacioj kiel apartaj elsendoj kaj veterprognozoj.

Referencoj redakti

  1. Семиряга М. И. (1980) Немецко-фашистская политика национального порабощения (ruse). Наука.
  2. Голландские диалекты (ruse). Arkivita el la poste malaperinta originalo je 2013-04-16.

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti