Gruișor
Gruişor [grujŝor], hungare: Kisgörgény (kiŝgoerge:nj) estas vilaĝo en Rumanio sude de Târgu Mureș. Administre Gruişor apartenas al Acăţari.
LoĝantaroRedakti
En 1910 Kisgörgény havis 497 loĝantojn (hungaroj), en 1992 296 (90% hungaroj).
HistorioRedakti
Ĝia unua mencio estas en 1312. Ĝis 1919 kaj inter 1940 kaj 1944 ĝi apartenis al Hungario, al departemento Maros-Torda. En 1914 Béla Bartók kolektis tie 12 popolmelodiojn.
FontoRedakti
- Magyar nagylexikon, 1-18., 1993-2004, Budapest.
Renomaj personojRedakti
- Asztrik P. Papp (1916-1985), franciskano, poeto.