Gruna
Municipo Gruna (germane Grünau) situas en Ĉeĥio, regiono Pardubice, distrikto Svitavy, en montetaro Třebovské mezihoří, 7 km oriente de urbo Moravská Třebová. Vivas ĉi tie 246 loĝantoj (2024).
Gruna | |||
germane Grünau | |||
municipo | |||
Vilaĝplaco en Gruna
| |||
|
|||
Oficiala nomo: Gruna | |||
Ŝtato | Ĉeĥio | ||
---|---|---|---|
Regiono | Regiono Pardubice | ||
Distrikto | Distrikto Svitavy | ||
Administra municipo | Moravská Třebová | ||
Historia regiono | Moravio | ||
Montaro | Zábřeha montetaro | ||
Situo | Gruna | ||
- alteco | 408 m s. m. | ||
- koordinatoj | 49° 45′ 32″ N 16° 44′ 33″ O / 49.75889 °N, 16.74250 °O (mapo) | ||
Areo | 10,38 km² (1 038 ha) | ||
Loĝantaro | 246 (2024) | ||
Denseco | 23,7 loĝ./km² | ||
Unua skribmencio | 1270 | ||
Horzono | MET (UTC+1) | ||
- somera tempo | MET (UTC+2) | ||
Poŝtkodo | 571 01 | ||
NUTS 3 | CZ053 | ||
NUTS 4 | CZ0533 | ||
NUTS 5 | CZ0533 574325 | ||
Katastraj teritorioj | 2 | ||
Partoj de municipo | 2 | ||
Bazaj setlejunuoj | 2 | ||
Situo enkadre de Ĉeĥio
| |||
Vikimedia Komunejo: Gruna (Svitavy District) | |||
Retpaĝo: www.gruna.eu | |||
Portalo pri Ĉeĥio |
La najbaraj municipoj de la setlejo estas Radkov, Rozstání, Mohelnice, Borušov, Staré Město, Městečko Trnávka kaj Linhartice.
Historio
redaktiVilaĝo Gruna ekestis per germana koloniigo post la duono de 13-a jarcento. La unua skriba mencio pri la vilaĝo estas el la jaro 1270. Žipotín, germane (Seibelsdorf) estas rememorata en la jaro 1365, kiel Sybothin ĉe la sinjorejo Cimburk kaj en la jaro 1398 ĉe la sinjorejo Moravská Třebová.
Žipotín estas preskaŭ neniiĝinta vilaĝo en romantika valo. Al Žipotín apartenas domaro Karlín, germane (Charlottendorf), kiu ekestis per parceligo de agrikultura korto apud la ŝoseo el Moravská Třebová al Mohelnice por 23 koloniistoj.
En la jaro 1408 kaj Gruna kaj Žipotín ricevis de sinjoroj el Kunštát rajton de bona restaĵo.
Dum la dua mondmilito estis en la vilaĝo preskaŭ ĉiuj loĝantoj germanoj. Post la milito ili estis elloĝigitaj en Germanion kaj la vilaĝo estis nove prisetlita.
Loĝantaro
redaktiJaro | Loĝantoj |
---|---|
1869 | 882 |
1880 | 865 |
1890 | 811 |
1900 | 736 |
1910 | 682 |
1921 | 618 |
Jaro | Loĝantoj |
---|---|
1930 | 645 |
1950 | 289 |
1961 | 294 |
1970 | 265 |
1980 | 212 |
1991 | 168 |
Jaro | Loĝantoj |
---|---|
2001 | 160 |
2014 | 177 |
2016 | 186 |
2017 | 189 |
2018 | 215 |
2019 | 211 |
Jaro | Loĝantoj |
---|---|
2020 | 224 |
2021 | 232 |
2022 | 240 |
2023 | 246 |
2024 | 246 |
Partoj de municipo
redakti- Gruna
- Žipotín
Memorindaĵoj kaj vidindaĵoj
redakti- Paroĥestrejo en centro de la vilaĝo estas rememorata jam en la jaro 1486. En la jaro 1550 ĝi estis evangeliana kaj en la jaro 1625 ĝi perdiĝis. En la jaro 1863 ĝi estis restarigita.
- Vilaĝestrejo estas vasta bieno en centro de la vilaĝo
- Preĝejo de Sankta Adalberto staris sur tombejo, forbrulis kaj estis detruita en la jaro 1964
- En la vilaĝoj estas kelkaj originaj bienetoj kaj kabanoj
- Kapelo en Žipotín
- Kapelo en Karlín
- Ventelektrejoj super Karlín
Legendo
redaktiEn arbaristejo en Karlín naskiĝis en la jaro 1801 Anna Gläser, protagonistino de populara historio pri "Annenruhe". Kiam ŝi estis dek ok jaraĝa, ekamis ŝin filo de urbestro el Moravská Třebová Josef Herkner. Gepatroj ilian amon kontraŭstaris kaj la geamantoj devis kunvenadi sekrete. En la jaro 1823 Anna devis edziniĝi al la vilaĝestro el Linhartice Franz Gromes, sed jam unu jaron post la nupto ŝi mortis. Post la enterigo vastiĝis informo, ke Josef forportis ŝin el la tombo kaj enterigis ŝian kadavron en sia ĝardeno sur monteto Křížový super Moravská Třebová. En antaŭnomfesta vespero de Anna en la jaro 1825 la vojo el Moravská Třebová al la ĝardeno estis lumigita per torĉoj kaj estis eĉ kreitaj germanlingvaj surskriboj "Dir dort" kaj "Annenruhe" (Al vi tie) kaj (Ripozo de Anna). La legendo estis literature kaj drame prilaborita. Sed ĝi konfirmiĝis kiam en la jaro 1924 estis la tombo en Linhartice malkovrita kaj oni trovis nur malplenan ĉerkon kaj definitive, kiam okaze de fosado en la ĝardeno estis trovita homa ostaro. Anna estis poste entombigita ree kun sia edzo Franz.