Grupflora kampanulo
Kampanulo grupflora, aŭ kampanulo kun aglomeritaj floroj (Campanula glomerata) estas plurjara herba planto el la familio Kampanulacoj.
![]() | ||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Biologia klasado | ||||||||||||||
| ||||||||||||||
Campanula glomerata L. | ||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||||||||||||
Sinonimoj
redakti- Campanula aggregata Willd. ex Schltdl.
- Campanula congesta Schult.
Sub-specioj kaj variaĵoj
redakti- Campanula glomerata subsp. farinosa (Besser) Kirschl.
- Campanula glomerata subsp. glomerata
- Campanula glomerata var. alba
Priskribo
redaktiĈi tiun specion karakterizas ĝiaj floroj grupiĝantaj ĉe la pinto de tigo. Aliaj pli malgrandaj florgrupoj troviĝas ĉe la akseloj de supraj folioj.
Ĝi estas plurjara rigida planto kun haretozaj tigoj, 15 ĝis 60 cm alta. La supraj folioj estas mallarĝaj, duone ĉirkaŭantaj; la malsupraj estas pli larĝaj kun petioloj. La kapitulaj floroj estas senpedunklaj (sesilaj) kaj intense violkoloraj. La korolo mallarĝe sonorilforma longas 1,5 ĝis 2,5 cm. La loboj de la kaliko estas mallarĝaj kun cilioj. La stiluso estas pli mallonga ol la korolo. La harozaj kapsuloj staras vertikale.
Disvastiĝo
redaktiKampanulo grupflora troviĝas en la norda mezvarma zono de Eŭrazio, de Britio ĝis Japanio. En Eŭropo ĝi troveblas preskaŭ ĉie, krom la ekstrema nordo. Ĝi estas ennaturiĝinta en Norda Ameriko. Ĝi kreskas en maldensaj arbaroj, en herbejoj ne tro malsekaj kaj ĉe vojrandoj, ĝis 1550 m super marnivelo.
Bildoj
redakti-
detalo de floroj
-
Funchal: botanika ĝardeno