Kampanulo
![]() | ||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
![]() Campanula scheuchzeri
| ||||||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||||||
| ||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||||||||||||
Kampanuloj (genro Kampanulo el latino campana, «kloŝo») estas herbecaj plantoj plurjaraj aŭ dujaraj el la familio Kampanulacoj.
La floroj, bluaj aŭ violkoloraj, estas duseksaj. La kaliko prezentas kvin dentojn, ofte iom mallarĝaj. La korolo, kloŝforma, malfermiĝas en kvin loboj; estas kvin stamenoj, la ovario estas malsupera. La stiluso estas unuopa. La frukto estas multsema kapsulo. La venta dissemiĝo klarigas la disvastiĝon de tiu genro, en grandan parton de la mondo. Ĝi enhavas pli ol 500 speciojn, kiuj kreskas en mezvarmaj kaj subtropikaj regionoj de la norda hemisfero. Iuj specioj vivas ankaŭ en arktaj kaj altmontaraj regionoj.
Ekz. jenaj specioj:
- rapunkola kampanulo aŭ helviola kampanulo aŭ simple rapunkolo (Campanula rapunculus)
- Rondfolia kampanulo (Campanula rotundifolia)
viduRedakti
- Rapunkola kampanulo aŭ helviola kampanulo aŭ simple rapunkolo (Campanula rapunculus)