Guaro (Hispanio)
Guaro estas hispana municipo de la provinco Malago, regiono Andaluzio. Estas en la orienta parto de la marborda provinco Malago, kiu siavice estas en la Costa del Sol, borde de la Mediteranea Maro kaj sur la deklivaro de montaro.
Guaro | |||
---|---|---|---|
municipo en Hispanio vd | |||
Blazono | |||
Administrado | |||
Poŝtkodo | 29108 | ||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 2 469 (2024) [+] | ||
Loĝdenso | 112 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 36° 40′ N, 4° 50′ U (mapo)36.6589042-4.8369119Koordinatoj: 36° 40′ N, 4° 50′ U (mapo) [+] | ||
Alto | 354 m [+] | ||
Areo | 22 km² (2 200 ha) [+] | ||
Horzono | UTC+01:00 [+] | ||
| |||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Guaro [+] | |||
Ĝi estas en la komarko Sierra de las Nieves.
Historio
redaktiLa unua setlejo datas de la araba epoko kaj estis en la loko konata kiel Guaro el Viejo, ĉe turo kiu formis parton de la ĉeno de defendaj turoj kaj kasteloj de la valo de Guadalhorce.
La municipo estis konkerita de la Katolikaj Gereĝoj en 1485, kaj estis dokumentita ke la urbestro estis ankoraŭ morisko en 1491, nome Hamed Hazá, kiam li helpis la alvokon de la kadio de Malago, nome Ali Dorduks.
Ekonomio
redaktiĜia ekonomio estas bazita sur la kultivoj sen irigacio nome (olivarboj kaj migdalarboj) kaj sur kelkaj terenoj de irigacio.