Gundobado

Gundobado, aŭ Gondovaldo (Gundobad; latine Flavius Gundobadus; france Gondebaud, Gondovald; ĉirkaŭ 452 – 516) estis reĝo de Burgundoj (473 – 516), sukcedante sian patron Gunderiko de Burgundio. Antaŭ tio, li estis patricio de la mortanta Okcidenta Romia Imperio en 472 – 473, tri jarojn antaŭ ties falo, sukcedante sian onklon Ricimero. Li estas eble plej bone konata nuntempe kiel la probabla publikigisto de la jurkodoj de la Lex Burgundionum, kiu sintezigis la enhavon de la Romia juro kun la iamaj ĝermanaj kutimoj. Li estis la edzo de Kareteno.

Gundobado
Gondebaud Statue.JPG
Persona informo
Naskiĝo ĉirkaŭ 452
Morto ĉirkaŭ 516
Religio Arianismo [#]
Etno Burgundoj [#]
Lingvoj Burgundalatina [#]
Ŝtataneco Kingdom of the Burgundians [#]
Familio
Patro Gondioc [#]
Gefratoj Godomar • Godegisel • Chilperic II of Burgundy [#]
Edz(in)o Caretene [#]
Infanoj Godomar • Sigismundo de Burgundio [#]
Profesio
Okupo monarko • magister militum • patrice [#]
[#] Fonto: Vikidatumoj
Wikidata-logo.svg
Information icon.svg
vdr