Gustav NOSKE (Brandenburg an der Havel, 9a de julio 1868 - Hannover, 30a de novembro 1946) estis germana politikisto socialdemokrata, kiu iĝis la unua ministro pri defendo de Germanio inter 1919 kaj 1920, dum la Vajmara Respubliko.

Gustav Noske
Persona informo
Naskiĝo 9-an de julio 1868 (1868-07-09)
en Brandenburg an der Havel
Morto 30-an de novembro 1946 (1946-11-30) (78-jaraĝa)
en Hanovro
Mortokialo apopleksio
Tombo Engesohde city cemetery
Lingvoj germana
Ŝtataneco Germanio
Subskribo Gustav Noske
Okupo
Okupo ĵurnalistopolitikistoverkisto
vdr

Biografio redakti

Noske estis politikisto de socialdemokrata ideologio, aktivulo de la Socialdemokratia Partio de Germanio (SPD) kaj membro de la germana parlamento dum la Unua Mondmilito. Li montris delonge fortan intereson en militaj kaj koloniaj aferoj. Ĝi troviĝis ĉe la dekstra branĉo de la SPD.

Post la fino de la milito kaj la eko de la Revolucio de Novembro, Noske estis nomumita Ministro de Defendo de la nova Vajmara Respubliko kaj zorgis pri rekonstruo de la germanaj Armitaj Fortoj.[1] Por subpremadi la ribelon de la Spartaka Ligo li uzis la agadon de la soldatoj de la Freikorps, kiuj permesis la violentan subpremadon de la nomita Spartakisma Insurekcio (Spartakusaufstand).[2] Poste li estis prezidanto de la Provinco Hanovero (1920-1933), sed li estis elpostenigita post la enpovigo de la nazioj en 1933. En 1944 la Gestapo, suspektante, ke Noske estis partoprenanta en la atenco de la 20a de julio kontraŭ Hitler, arestis kaj sendis lin al la Koncentrejo Ravensbrück. Noske estis liberigita de la aliancaj trupoj kaj vivis siajn lastajn tempojn en Hannover.

Referencoj redakti

  1. Hans Herzfeld (1963). Geschichte in Gestalten:3:L-O, Fischer, Frankfurt, pp. 231–232
  2. Sebastian Haffner (2002). Die deutsche Revolution 1918/19, pp. 183-196