Guy Sircello

usona filozofo

Guy Sircello (1936–1992) estis usona filozofo plej bone konata pro sia analiza alproksimiĝo al la filozofia estetiko.

Guy Sircello
Persona informo
Naskiĝo 1-an de januaro 1936 (1936-01-01)
Morto 1-an de januaro 1992 (1992-01-01) (56-jaraĝa)
Ŝtataneco Usono vd
Alma mater Universitato Kolumbiokolegio Reed vd
Profesio
Okupo filozofo vd
Filozofo
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Sircello estis Profesoro de Filozofio en la Universitato de Kalifornio ĉe Irvine el 1966 ĝis sia morto en 1992 je la aĝo de 55. Li estis atinginta sian gradiĝon el la Universitato Kolumbio en 1965.[1]

La verko de Sircello nome Love and Beauty (Amo kaj belo, 1989) havigas skizon de lia teoriaro, kiu enhavas temojn kiel ekscito, etendo, sublimo, kaj satigo. Li konsideris la implicojn de sia teorio pri estetiko kaj etiko. Li disvolvigis ankaŭ teoriojn pri plezuro, kvalito, belo kaj amo.

Kelkaj verkoj redakti

  • Mind & Art: An Essay on the Varieties of Expression. Princeton, NJ: Princeton University Press, 1972. Paperback, 1978.
  • A New Theory of Beauty. Princeton Essays on the Arts, 1. Princeton, NJ: Princeton University Press, 1975.
  • Love and Beauty. Princeton, NJ: Princeton University Press, 1989.

Notoj redakti

  1. Obituary from University of California Irvine.