György Carabelli
György Carabelli [djordj karabeli?], laŭ hungarlingve kutima nomordo Carabelli György, vaste konata Georg Carabelli estis hungara-aŭstra kuracisto, dentkuracisto, kirurgo, profesoro. Lia nobela antaŭnomo estis lunkaszprie.
György Carabelli | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 11-an de decembro 1787 en Peŝto |
Morto | 24-an de oktobro 1842 (54-jaraĝa) en Vieno |
Ŝtataneco | Hungario |
Okupo | |
Okupo | dentisto • kirurgo |
György Carabelli [1] naskiĝis la 11-an de decembro 1787 en Pest (urbo). Li mortis la 24-an de oktobro 1842 en Vieno.
Biografio redakti
György Carabelli frekventis universitaton en Vieno19. Post la diplomo li estis kuracisto en armeo de Habsburga Imperio. Li partoprenis en militiroj en la jaroj 1809 kaj 1813, poste li estis kortega dentkuracisto de Habsburgoj. En 1821 li ankaŭ komencis instrui en universitato de Vieno, poste li estis kunfondinto de la denta kliniko.
Li estas nun rigardata kiel fondinto de la scienca stomatologio (dentkuracado). Li ricevis hungaran nobelecon.
Elektitaj publikaĵoj redakti
- Systemat. Handbuch der Zahnheilkunde (1831)
Memorigiloj redakti
- en 1953 en Vieno estis nomata la Carabelligasse post li