György DEMKÓ [djordj], laŭ hungarlingve kutima nomordo Demkó György estis hungara pastro, preposto, profesoro.

György Demkó [1] naskiĝis la 15-an de februaro 1856 en Hungara reĝlando en Nagyida (nuntempa Veľká Ida en Slovakio). Li mortis la 5-an de majo 1914 en Balatonfüred.

Biografio redakti

György Demkó frekventis gimnazion en Eger, poste li akiris teologian diplomon en Vieno en 1878. Hejmenveninta li pastriĝis, li komence estis pastro en Törökszentmiklós. En 1880 li revenis al Vieno por plene fine la diplomon, poste li ekinstruis en Teologia Altlernejo (Eger). Li doktoriĝis en 1882. En la sekva jaro li estis nomumita profesoro en Universitato de Budapeŝto, li atingis la rangon publika ordinara profesoro en 1888. En la studjaro 1904 li estis rektoro. En 1907 li iĝis kanoniko kaj lernejestro en Eger. En 1913 li pensiuliĝis.

Elektitaj publikaĵoj redakti

  • Jus ecclesiasticum peculiari respectu habito ad Hungariam... (1888)
  • Árpádházi boldog Margit élete (Vivo de Margareta de Hungario), (1895) - libro
  • A gyermekek vallása (Religio de la infano), (1897)

Fontoj redakti