György Mihály [djordj mihAj], laŭ hungarlingve kutima nomordo Mihály György estas hungara fizikisto, profesoro, membro ordinara de Hungara Scienca Akademio (2001).

György Mihály [1] naskiĝis la 25-an de oktobro 1951 en Kaposvár.

Biografio redakti

György Mihály frekventis universitaton en Budapeŝto inter 1970-1975, poste li eklaboris en la fizika akademia esplorinstituto. En 1987 li ekinstruis en Los Angeles, poste en Universitato de Budapeŝto. Foje li studvojaĝis al Parizo, Lausanne kaj Grenoble. Li doktoriĝis en 1978, poste antaŭ la akademio en 1986. Li okupiĝas precipe pri solid-stata fiziko kaj absoluta nulo de temperaturo. Li ricevis 3 premiojn inter 2006-2010.

Verkaro (elekto) redakti

  • High-temperature Resistivity of Qn(tcnq)2 AND Ad(tcnq)2 (1975)
  • Memory Effects in Orthorombic (1983)
  • Töltés- és spin-sűrűséghullámok szilárd testekben (1996)
  • Pulling gold nanowires with a hydrogen clamp (2006)

Fontoj redakti