György Nádas [djordj nAdaŝ], laŭ hungarlingve kutima nomordo Nádas György estas hungara aktoro, humuristo, gitaristo.

György Nádas
György Nádas en 2012
György Nádas en 2012
Persona informo
Naskonomo Nádas György
Naskiĝo la  30-an de aprilo 1962(nun 1962-04-30)
en Hungario Budapeŝto (Hungario)
Ŝtataneco Hungario
Alma mater Temesvári Pelbárt Ferences Gimnázium, Esztergom • Universitato de Dramo kaj Filmo
Familio
Patro Gábor Nádas
Infano Gábor Dávid Nádas
Parencoj Noémi Závodszky
Okupo
Okupo aktorokomikisto • basisto
vdr

György Nádas [1] naskiĝis la 30-an de aprilo 1962 en Budapeŝto.

Biografio redakti

György Nádas frekventis muzikan bazlernejon, poste gimnazion jam en Esztergom, fine li akiris diplomon en Teatra kaj Filma Altlernejo, Li iĝis tutlande konata en 1982, kiam kune kun György Markos li atingis la unuan lokon en humura festivalo de Hungara Radio. La duopo daŭris la sukcesojn ankaŭ en teatretoj kaj televizio. Post jaroj aliĝis al la duopo Géza Boncz. Nádas estis ankaŭ aktiva gitaristo. En 1992 György Markos forlasis la triopon, en 2000 Géza Boncz mortis, Nádas daŭre restis humuristo en pluraj teatroj, televizioj, radioj. Li ricevis 2 premiojn en 1991.

Elektitaj teatraj roloj redakti

  • inter 1982-1992 ĉiuj spektakloj de Scenejo Mikroszkóp
  • similaj humuraĵoj en pluraj malgrandaj teatroj, scenejoj en la postaj jaroj
  • humuraĵoj en la televizio

Elektitaj libroj redakti

  • Fogjuk a hasunkat. Jókedvű szakácskönyv (2000, kuirlibro kun Géza Boncz)
  • Hugyosjózsi szülei, avagy A Markos-Nádas-sztori (2012, rememoroj)

Fontoj redakti