György Rauscher
György Rauscher [djordj raŭŝer], laŭ hungarlingve kutima nomordo Rauscher György estis hungara pentristo.
György Rauscher | |
---|---|
Persona informo | |
Naskonomo | Rauscher György |
Naskiĝo | 29-an de aprilo 1902 en Dorog |
Morto | 3-an de oktobro 1930 (28-jaraĝa) en Komárom |
Ŝtataneco | Hungario |
Okupo | |
Okupo | pentristo |
György Rauscher [1] naskiĝis la 29-an de aprilo 1902 en Dorog, li mortis la 3-an de oktobro 1930 en Komárom.
Biografio
redaktiGyörgy Rauscher frekventis mezlernejon en Komárom, samtempe li lernis pentradon private de Károly Harmos. Li plulernis pentradon en Akademio de Belartoj de Vieno kaj Reĝa Belarta Akademio. En la lasta akademio lia ĉefinstruisto estis István Réti. En la jaroj 1925 kaj 1926 li studvojaĝis al Parizo (tie estis plej longe), Florenco, Vieno kaj Munkeno, poste li hejmenvenis al Budapeŝto. En 1927 li translokiĝis al Berlino, kie li estis konata portretisto kaj ilustristo. Baldaŭ li translokiĝis al Nico, poste denove al Parizo. Li malsaniĝis pro tuberkulozo, la tiutempaj kuracaj metodoj ne helpis.
Ekspozicioj
redakti- Budapeŝto (1927, 1935)
- Brno (1928)
Elektitaj pentraĵoj
redakti- portretoj pri Marlene Dietrich, Lilian Harvey
-
La lipharulo
-
Ĉetable
-
Kostumulo kun kakto
Memorigiloj
redakti- memormedalo pri Rauscher György
Fontoj
redakti- hungarlingva biografio
- hungarlingva biografio Arkivigite je 2018-08-01 per la retarkivo Wayback Machine
- hungarlingva biografio Arkivigite je 2018-08-01 per la retarkivo Wayback Machine