Grafo Gyula Batthyány [djula batjAnji], laŭ hungarlingve kutima nomordo Batthyány Gyula estis hungara pentristo, grafikisto. Lia nobela antaŭnomo estis németújvári, liaj gepatroj estis Lajos Batthyány (guberniestro) kaj Ilona Andrássy (1858-1952).

Gyula Batthyány
Persona informo
Naskonomo Batthyány Gyula
Naskiĝo 10-an de majo 1887 (1887-05-10)
en Ikervár
Morto 20-an de januaro 1959 (1959-01-20) (71-jaraĝa)
en Budapeŝto
Tombo Tombejo Farkasrét
Ŝtataneco Hungario
Familio
Patro Lajos Batthyány
Patrino Ilona Andrássy (1858-1952)
Frat(in)o Emanuela Katalin Borbala Ilona Gräfin Batthyány von Német-Ujvár
Okupo
Okupo pentristo
vdr

Gyula Batthyány [1] naskiĝis la 10-an de majo 1887 en Ikervár, li mortis la 20-an de januaro 1959 en Budapeŝto.

Biografio redakti

Gyula Batthyány aĝis 3, kiam li kreis desegnaĵon. Li studis en Belarta Altlernejo de Budapeŝto (de János Vaszary), en akademio Julian en Parizo (3 jarojn) kaj en Munkeno (1907). Post siaj studoj li pasis 2 jarojn en Florenco. Li pentradis precipe en norda Afriko en Mezoriento. En 1922 en sia bieno en Bicske li establis artistkolonion, poste en 1937 en Eger kaj Pécs. Li okupiĝis ankaŭ pri teatraj dekoracioj kaj libroilustraĵoj. En la frua socialismo li estis deportita, poste kondamnita je malliberejo en Márianosztra pro falsaj akuzoj. Li freneziĝis en la malliberejo, li mortis en frenezulejo. Li estis reentombigita en Polgárdi en 2013.

Liaj artaĵoj ricevis medalojn en San Francisco (1916), Barcelona (1930), Parizo (1934, 1937). Li postlasis filon.

Elektitaj ekspozicioj redakti

  • Budapeŝto (1914, debuta)
  • Budapeŝto (1921, 1924, 1929, 1932, 1938, 1942)
  • Budapeŝto (1997, memorekspozicio, 2000, postmorta)
  • Vieno (1932)

Elektitaj pentraĵoj redakti

  • Kútnál
  • Keleti város
  • Estély
  • Seherezade
  • Tornácon
  • Tánc
  • Tuniszban
  • Akt
  • Kurtizánok
  • Ezerév küzdelmei (1942)

Aliaj verkoj redakti

  • Egy festő útinaplójából (vojaĝpriskribo, 1933)
  • pluraj libroilustraĵoj
  • dekoracioj kaj kostumoj por Nacia Teatro (Budapeŝto)

Memorigiloj redakti

Fontoj redakti