La Kastelo de Bicske (konata ankaŭ pri la iama posedanto Kastelo de Batthyány [batjAni]) estas historia monumento en Hungario, en urbo Bicske.

Aerfoto pri kastelo de Bicske

Historio redakti

Lajos Ernő Batthyány konstruigis la kastelon laŭ planado de József Hild inter 1754-1755. Ĉefepiskopo József Batthyány pligrandigis ĝin en la 1770-aj jaroj kaj tiam estis konstruita ankaŭ la kapelo. Tivadar Batthyány trakonstruis la kastelon inter 1796 kaj 1799. Dum la Hungara revolucio de 1848 estis tie stabo de armeo de Habsburgoj, dum la 2-a mondmilito armeo hospitalo funkciis en la kastelo. En la malfrua 19-a jarcento la kastelo apartenis al diversaj riĉuloj, en 1928 la ministerio aĉetis ĝin, poste loĝejo por orfoj funkcias en la kastelo. Nuntempe ankaŭ ekspozicio pri familio Batthyány estas videbla.

 
Parto de la kastelo en Bicske

Konstruaĵo redakti

La duetaĝa kastelo situas sola en granda parko kaj formas U-literon. Ene troviĝas 64 ĉambroj.

Interne memorekspozicio pri Gyula Batthyány funkcias.

Parko redakti

Tiu ĉi parko estis la unua en Hungario, kiu estis kreita laŭ pejzaĝa parko. Ankaŭ la parko estas protektata.

Fontoj redakti