Gyula Kánásy [djula kAnAŝi], laŭ hungarlingve kutima nomordo Kánásy Gyula estis hungara juristo, akvopilkisto, naĝisto.

Gyula Kánásy
Persona informo
Naskiĝo 21-an de oktobro 1913 (1913-10-21)
en Cegléd
Morto 16-an de aŭgusto 1984 (1984-08-16) (70-jaraĝa)
en Los-Anĝeleso
Ŝtataneco Hungario
Okupo
Okupo akvopilkisto • naĝisto • juristo
vdr

Gyula Kánásy[1] naskiĝis la 21-an de oktobro 1913 en Cegléd, li mortis la 16-an de aŭgusto 1984 en Los-Anĝeleso.

Biografio redakti

Gyula Kánásy maturiĝis en gimnazio en Budapeŝto, poste li doktoriĝis el juro. Post la diplomo li faris juran laboron ĝis 1944 en ŝtata firmao. Li estis ankaŭ sportisto dum kaj post la studentaj jaroj. Inter 1931 kaj 1944 li apartenis al signifa sportklubo en Budapeŝto. Li estis olimpikulo en Somera Olimpiko 1932 en branĉo naĝado, li estis eŭropa ĉampiono en akvopilkado en 1938. Inter 1937-1940 li estis sepfoje membro de la hungara elektita naĝtaĉmento. En 1946 li translokiĝis al Usono.

Fontoj redakti

Referencoj redakti