Gyula Markhot
Gyula Markhot [djula markot], laŭ hungarlingve kutima nomordo Markhot Gyula estis hungara politikisto, departementestro, bienulo. Lia familia nomvarianto estis Markhót, lia nobela antaŭnomo estis vittenci. Lia patro estis János Markhot.
![](http://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/a/ab/Markhot_Gyula.jpg/220px-Markhot_Gyula.jpg)
Gyula Markhot [1] naskiĝis la 18-an de novembro 1857 en Hungara reĝlando en iama vilaĝo Nagyemőke [nadjemoke] (nuntempa urboparto de Nitro en Slovakio), li mortis la 9-an de aprilo 1918 en Nyitraivánka (nuntempa Ivanka pri Nitre en Slovakio).
Biografio
redaktiGyula Markhot post lernado (supozeble li havis juran diplomon) okupiĝis pri la familia bieno en Nyitraivánka ekde 1878. Post 2 jaroj li estis nomumita subnotario, baldaŭ li havis aliajn postenojn, ekzemple li estis urbestro en Érsekújvár. En 1895 li atingis la postenon ĉefnotario, post 2 jaroj subdepartementestro. Inter 1906 kaj 1908 li estis ĉefdepartementestro de Nyitra (historia departemento). Li havis edzinon, kiu neniam naskis.