Gyula Sághy [djula ŝAgi], laŭ hungarlingve kutima nomordo Sághy Gyula estis hungara juristo, politikisto, parlamentano, profesoro. Lia nobela antaŭnomo estis nagy-sághi. Gyula Sághy [1] naskiĝis la 8-an de majo 1844 en Edelény. Li mortis la 2-an de septembro 1916 en Budapeŝto.

Gyula Sághy
Persona informo
Naskiĝo 8-an de majo 1844 (1844-05-08)
en Edelény
Morto 2-an de septembro 1916 (1916-09-02) (72-jaraĝa)
en Budapeŝto
Lingvoj hungara
Ŝtataneco Hungario
Okupo
Okupo politikisto
vdr

Biografio redakti

Gyula Sághy frekventis mezlernejojn en Eger kaj Esztergom, universitatojn en Pest (urbo), Pozsony, Vieno, Heidelberg. Li akiris advokatan diplomon en 1866. Post 2 jaroj li ekinstruis en jura akademio de Győr, poste ekde 1869 en Universitato de Pest. En 1870 li estis eksterordinara profesoro, post 2 jaroj ordinara profesoro. Li instruis ĝis 1914, pli frue en 1909 li estis ankaŭ rektoro. Li estis parlamenta deputito inter 1884 kaj 1918 (sed unufoje interrompo okazis).

Elektitaj publikaĵoj redakti

  • A római ős alkotmány jogtörténeti jelentőségében (1871)
  • A kötelmi jog általános elmélete (1877 – 1913)

Fontoj redakti