Gyula Sebestény

hungara kuracisto

Gyula Sebestény [djula ŝebeŝtEnj], laŭ hungarlingve kutima nomordo Sebestény Gyula estis hungara kuracisto, kirurgo, profesoro.

Gyula Sebestény

Gyula Sebestény [1] naskiĝis la 16-an de marto 1887 en Eger. Li mortis la 27-an de julio 1954 en Eger.

Biografio redakti

Gyula Sebestény lernis komence en sia naskiĝurbo kaj Rimaszombat, poste li frekventis universitatojn en Budapeŝto kaj Graz. Post siaj studoj li laboris en kliniko en Budapeŝto. Dum la 1-a mondmilito li estis kuracisto de la armeo, poste li revenis al Budapeŝto. En 1924 li iris kun la universitato al Pécs, kie li establis la klinikon. En la sekva jaro li estis nomumita privata profesoro en Universitato de Pécs. En la jaroj 1927 kaj 1928 li vizitis kirurgiajn klinikojn en Germanio, Svislando, Francio. Hejmenveninta li iĝis ĉefkuracisto en Budapeŝto. En 1947 li estis nomumita klinikestro, samtempe publika eksterordinara profesoro de Scienca Universitato Pázmány Péter. Li ricevis premio Kossuth en 1951, en la sekva jaro li doktoriĝis. Li okupiĝis ĉefe pri pulmoj kaj torakoj.

Elektitaj publikaĵoj redakti

  • A tüdő nem gümős betegségeinek sebészete
  • Részletes sebészet (1951)
  • Tramutaologia alapelvei

Fontoj redakti