Hürriyet

Turka gazeto

HÜRRIYET (turke = libereco) estas superregiona ĉiutaga gazeto en Turkio, kiu ekestis la 1-an de majo 1948. La sidejo de la gazeto ekde la fondiĝo estas Istanbulo.

Hürriyet

emblemo

taggazetogazeto
Ĝenro ĝenerala
Periodeco ĉiutaga

Lando Turkio
Urbo Istanbulo
Establodato la 1-an de majo 1948
Fondinto(j) Sedat Simavi vd
Politiko/
Ideologio

sekulareco

Posedata de amaskomunikila grupo Doğan • Doğan Holding • Demirören Group vd
Lingvoj

turka

Eldonkvanto 280 000

Retejo http://www.hurriyet.com.tr/
vdr

Ĝis 2018 ĝi konsideriĝis unu el la lastaj sendependaj gazetoj de la lando, sed tiam - ankoraŭ antaŭ la 70-jara jubileo, ĝin aĉetis la konzerno Demirören proksima al la turkia prezidanto Recep Tayyip Erdoğan, kio igis la amaskomunikilon same registare kontrolita kiel preskaŭ ĉiuj aliaj amaskomunikiloj de la lando.