Hungara Esperantista Societo Laborista
Hungara Esperantista Societo Laborista (HESL) estas iama laborista Esperanto-organizo en Hungario, fondita antaŭ la Unua mondmilito kaj malpermesita iam dum la reĝimo de Miklós Horthy. En EdE ankaŭ troviĝas la nomoformo Hungaria Esperantista Societo Laborista.
La fondiĝkunvenon partoprenis 30 personoj, prezidanton fariĝis la ĉefa iniciatoro Izsó Polgár. József Nagy, Pál Balkányi, Mihály Zsámboky kaj aliaj ankaŭ havis gravan rolon en la fondo. László Halka estis sekretaro dum du jarojn.
HESL eklaboris vigle, ne timante pro la malhelpoj, el kiuj unu tiutempe kaŭzis publikan pritraktadon. En Székesfehérvár la polico malpermesis la propagandan kunvenon, kun la motivo, ke Esperanto estas kvazaŭ ŝtelista lingvo ("slango"). Kiam kelkaj gazetoj atakis la policestron, lia nova motivo estis "Estas nepermesate, ke laboristoj lernu lingvon, kiun ne komprenus la labordonanto". La 5-an de novembro 1913, Sándor Giesswein, prezidanto de Hungaria Esperanto-Asocio, faris interpelacion en la parlamento kun sufiĉa sukceso. HESL eklaboris ankaŭ province, kaj en Kassa (nuntempe Košice en Slovakio) Julio Baghy havis sian unuan kurson en la HESL-grupo.[klarigu]
Dum la soveta reĝimo (21 marto–1 aŭgusto 1919), la publikinstruada popolkomisarejo agis tre subtenanta al Esperanto. HESL, interalie, eldonis kajeron en multmil ekzempleroj pri la komunistaj celadoj kaj ricevis belan klubejon. Esperanto tamen ankaŭ estis uzata de la kontraŭrevolucia registaro en Szeged, kie tri esperantistoj estis envokataj en la ministerion por propagandaj aferoj.
La terenoj de la laborista societo estis ĉefe la sindikatoj, la organizaĵoj de la socialdemokrata partio. Ĝis 1921 HESL fondis 6, ĝis 1929 30 grupojn, el kiuj tiam funkciis 22 grupoj.
HESL superis laŭ EdE en kelkaj rilatoj la neŭtralan societon: instruado, supera kurso dum jaroj gvidita de Baghy, la biblioteka afero, kaj propagando ĉiuj estis prizorgataj pli sisteme. 1922–1927 oni eĉ havis kantistaron sub profesia gvidado, eble la unuan Esperanto-kantistaron tiom ampleksan en la mondo. La ĉefan organizan kaj administran laboron de HESL plenumis de 1924–1930 kiel oficista Vilmos Bleier. Prezidento de HESL en 1931 estis Arthur Schwartz, sekretaro Ede Gischitz kaj red. Lászlo Bergl.
HESL estis pli radikala ol la hungara socialdemokrata partio. Sub la reĝimo de Miklós Horthy ĝi fine estis malpermesita.[1] EdE skribas ke HESL laboris en la kadro de la socialdemokrata partio kaj de la sindikatoj ĝis februaro 1934, kaj ke ”pro materialaj kaj rilataj moralaj kaŭzoj” (citiloj ankaŭ en EdE) eksigis la societon. Plue oni skribas ke ”plimulto de la socialistaj esperantistoj nun agadas en la partio kaj sindikatoj por Esperanto.”
Statistiko
redaktiMembraro kaj grupoj dum kelkaj jaroj de la ekzisto de HESL. Akt. signifas aktivaj kaj Subt. subtenantaj.
Jaro | Anoj | Akt. | Subt. |
---|---|---|---|
1922 | 1000 | ||
1923 | 510 | ||
1924 | 836 | 702 | 134 |
1925 | 1097 | 852 | 245 |
1926 | 1415 | 947 | 468 |
1927 | 1467 | 868 | 599 |
1928 | 1331 | 868 | 463 |
1929 | 1397 | 948 | 440 |
1930 | 234 | ||
1931 | 372 | ||
1932 | 697 | ||
1933 | 826 |
En 1922 HESL konsistis de 12 grupoj. En 1928 el la 868 aktivaj anoj estis 699 viroj kaj 169 virinoj. La subtenantaj anoj estis ĝenerale kursanoj.
Literaturo
redakti- Halka: ”Historio de HESL” en Hungara Heroldo, 1929. p. 6.
- Barna, Zoltán: La laborista Esperanto-movado en Hungario (1913–1934). Budapeŝto: Hungara Esperanto-Asocio 1986, 184 p. ISBN 963-571-175-1.
Fontoj
redakti- ”Hungario” kaj ”Halka”, artikoloj en Enciklopedio de Esperanto, 1934