Homa papilomaviruso

diversaj grupoj de DNA-virusoj kaj infekto per ili
(Alidirektita el HPV)

Homa papilomaviruso (mallongige HPV, ankaŭ internacie el la angla human papillomavirus) estas diversaj grupoj de DNA-virusoj apartenantaj al la familio de la Papillomaviridae. Ili ne posedas ŝirmilon kaj havas diametron proksimume de 52-55 nm. Temas pri unu el la plej oftaj veneraj malsanoj. La HPV estas virusoj kiuj specife kopiiĝas en la kerno de epiteliaj skvamecaj ĉeloj. Diference disde tio kio okazas ĉe aliaj virusaj familioj, la proteinoj de la kapsido de la diversaj tipoj de HPV estas antigene similaj, kaj tial la HPV ne povas esti klasitaj en serotipoj, kaj tial oni bazas ties klasigon en genotipoj kaj subtipoj sur la diferencoj de ilia sekvenco de DNA.[1]

Homa papilomaviruso
infektoinfekta malsano • malsano

KIM-10 B97.7
vdr
Kodo laŭ la Klasifiko Internacia de Malsanoj (prova versio 11)
1E80-1E8Z Homa papilomavirusa infekto de haŭto aŭ mukoza membrano
vdr

Oni konas pli ol 100 virusajn tipojn, klasigeblajn laŭ ilia onkologia patogenio en tipoj de alta kaj malalta onkologiaj riskoj. La Internacia Centro por Esplorado pri Kancero (ICEK) konsideras, ke la tipoj de HPV 16, 18, 31, 33, 35, 39, 45, 51, 52, 56, 58, 59 kaj 66 estas kancerogenaj por homoj ―tipoj de alta onkologia risko― kaj ke aliaj tipoj, inkluditaj la HPV 6 kaj la HPV 11, estas eble kancerogenaj por homoj ―tipoj de malalta onkologia risko―.[2]​ Kiel ĉe ĉiuj virusoj de tiu familio, la HPV establas infektojn produktivajn nur ĉe la tavola epitelio de la haŭto kaj de la mukozoj de homoj, kaj ankaŭ de kelkaj animaloj. La plimulto de la priskribitaj HPV ne okazigas simptomojn ĉe plej granda parto de homoj. Kelkaj tipoj de HPV povas okazigi verukojn aŭ kondilomojn, dum aliaj povas generi antaŭklinikajn infektojn, kiuj tamen malofte povas rezulti en kancero de vulvo, vaginoanuso ĉe virinoj, aŭ kancero de anuso aŭ peniso ĉe viroj.[3]​ La plimulto de la infektitoj per HPV ne scias pri tio.[3]​ Ĉiujn HPV oni transmisias per kontakto de haŭto al haŭto.

Referencoj redakti

  1. «PAPILOMA».] Arkivita el originalo la 7an de majo 2017. Konsultita la 4an de majo 2017.
  2. «Virus del papiloma humano. Situación actual, vacunas y perspectivas de su utilización».] Comisión de Salud Pública/Consejo Interterritorial del Sistema Nacional de Salud. februaro 2007. Arkivita el originalo la 3an de majo 2011.
  3. 3,0 3,1 «Infección genital por VPH - CDC Fact Sheet en español». Centers for Disease Control and Prevention (CDC). 24a de oktobro 2008. Arkivitado el originalo la 25an de januaro 2010. Konsultita la 25an de januaro 2010.

Eksteraj ligiloj redakti



En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Virus del papiloma humano en la hispana Vikipedio.