Hadjer-Lamis
provinco de Ĉado
La provinco Hadjer-Lamis - arabe حجر لميس - ekde administra reformo de la jaro 2008 estis unu el administraj regionoj de la ŝtato Ĉado en Afriko, kiuj ekde 2018 oficiale nomiĝas provincoj; laŭ la stato de 2024 estas 23 tiaj provincoj. Fine de 2019 en la nuna provinco vivis 794 300 loĝantoj sur areo de 31 426 kvadrataj kilometroj,[1] kio rezultigas loĝdenson de 25 loĝantoj/km². Por komparo: en 2009 estis 562 957 loĝantoj. Administra centro estas la urbo Massakory. La provinco plue dividiĝas al la departementoj Dababa, Dagana kaj Haraze Al Biar.
Hadjer-Lamis | ||
---|---|---|
Provinco | ||
provinco de Ĉado [+] | ||
Lando | ![]() |
|
Ĉefurbo | Massakory | |
- koordinatoj | 13° N, 16° O (mapo)1315.733333333333Koordinatoj: 13° N, 16° O (mapo) | |
Akvokolektejo | 31 426 km² (3 142 600 ha) [+] | |
Areo | 31 426 km² (3 142 600 ha) [+] | |
Loĝantaro | 794 300 [+] (julio 2019) | |
Denseco | 25,28 loĝ./km² [+] [+] | |
ISO 3166-2 | TD-HL | |
![]() |
||
Hadjer-Lamis | ||
![]() |
||
La provinco dividas malgrandan parton de la lago Ĉado kaj okcidente limas al Kameruno.