Hainrode (Hainleite)
Hainrode estas komunumo en Germanio. Ĝi troviĝas en la distrikto Nordhausen de la federacia lando Turingio, kaj krome estis parto de komunumaro, do grupiĝo de pluraj najbaraj komunumoj por komuna plenumo de iuj administraj servoj, nomata Verwaltungsgemeinschaft Hainleite, kun administra centro en la komunumo Wolkramshausen. Fine de la jaro 2019 la komunumo havis Esprima eraro: Neatendita operacisimbolo mod loĝantojn. Ekde la 1.1.2019 ĝi estas kvartalo de Bleicherode.
Hainrode | ||||
| ||||
![]() | ||||
---|---|---|---|---|
Administrado | ||||
Federacia lando | Turingio | |||
Distrikto | Distrikto Nordhausen | |||
Komunumaro | Verwaltungsgemeinschaft Hainleite | |||
Urborajtoj | – | |||
Telefona antaŭkodo | 036334 | |||
Poŝtkodo | 99735 | |||
Aŭtomobila kodo | NDH | |||
Oficiala Municipokodo | 16062014 | |||
Politiko | ||||
Komunumestro | Ernst Rilk | |||
Adreso de la administrejo | Hauptstraße 108 99735 Hainrode | |||
Demografio | ||||
Geografio | ||||
Koordinatoj | 51°25′N 10°41′O / 51.417°N, 10.683°O (mapo)Koordinatoj: 51°25′N 10°41′O / 51.417°N, 10.683°O (mapo) | |||
Alto super la marnivelo | 270 m | |||
Areo | 8,76 km² | |||
PriskriboRedakti
La kuracloko Hainrode nombriĝas inter la plej belaj lokoj de la distrikto. Ĝia unua mencio estis en 1197; la nobela klano Von Bila posedis ĝis 1945 kavaliron bienon tie. La konstruaĵo kun turo kaj parko uzitis post 1949 ĝis la Turniĝo kiel ripozumhejmo por infanoj kun ortopediaj problemoj.
La protestantisma Kirko Sankta Magdaleno el la 14-a jarcento havas supran etaĝon framskeletan, altaron el 1696 kaj baptanĝelofiguron el 1772. Antaŭ la preĝejo troviĝas memorŝtono por fama filo de la urbeto, la fama patro de la priantikvecaj sciencoj Friedrich August Wolf, kies patro estis instruisto surloke.
En 1967 kreis la komunumon la libertemppasigan regionon Teichtal kun tendaro, naĝejo liberaera kaj lageto por barketoj. Temas pri vala ujo ĉirkaŭita - krom oriente - per faga arbaro. Ĉe la tendara piedo troviĝas tri lagetoj. Ĉirkaŭaĵe invitas multaj padoj al migrado. Je distanco de 5 kilometroj estas sur monta ebenaĵo la naturprotekta areo Wöbelsburg, kun restoj de remparoj el la bronzepoko.