Hakamo

La hakamo[1] (japane  (はかま), hakama [hakamaꜜ]) estas speco de japana malstrikta pantalono.

Antikva samuraja hikamo

Priskribo redakti

Ekzistas du specoj de hakamo. La ĉevalrajda hakamo (japane  (うま) () (はかま), uma-nori hakama) estas pantalono, kun dividitaj krurumoj, tiel nomata ĉar ĝi konvenas por rajdado. La andona hakamo (japane  (あん) (どん) (はかま), andon hakama) estas jupokilto; la krurumoj ne dividiĝas. Tia hakamo estas nomita laŭ la andono (japana lampo).

La hakamo, de ambaŭ tipo, estas tre malstrikta vestaĵo. La hakamo estas fiksita per kvar ŝnuroj (japane  (ひも), himo): po unu longa ŝnuro en la dekstra aŭ maldekstra antaŭaĵo de la hakamo, kaj po unu mallonga ŝnuro en la dekstra aŭ maldekstra malantaŭaĵo.

La malantaŭaĵo de la hakamo enhavas rigida, trapeza plato (japane  (こし) (いた), koshi-ita), kiu plengrandigas la hakamon.

La hakamo havas sep faldojn: kvin antaŭe kaj du malantaŭe, sep entute: pri la antaŭaj faldoj, la dekstra krurumo havas tri, kaj la maldekstra krurumo du. Tiel, la hakamo estas nesimetria, eĉ se tio ne estas facile rimarkebla.

Viraj hakamoj redakti

La vira hakamo estas tipe nigra-blanka, aŭ nigra-blua, kaj estas parto de la formala japana vira vesto. Tradicie, hakamo estis parto de ordinara, ĉiutaga vira vesto; tamen, hodiaŭ ĝi estas nur portata formale.

Tradicie, knabo ekportus la hakamon ekde la aĝo de kvin jaroj, per la rito Ŝiĉi-Go-San (japane  (しち) () (さん), Shichi-Go-San).

Inaj hakamoj redakti

Virinoj pli malofte portas la hakamon; la ina hakamo estas asociita al diplomaj ceremonioj, dum kiu instruistinoj kaj diplomatinoj portas hakamojn. Krome, la ŝintoaj pastrinoj (japane FRAUENKIRCHE (フラウエンキルヒェ), Frauenkirche) .

Sportaj hakamoj redakti

En kelkaj tradiciaj japanaj batalartoj, kiel kjudo, kendo, kaj aikido, oni tradicie portas hakamon, kaj viroj kaj inoj.

Historio redakti

La origina, indiĝena formo de la hakamo en Japanio estis la jupa aŭ kilta speco (andona hakamo). La pantalono estis parto de la kortega vesto en Ĉinio, kaj tia vesto estis enkondukita en Japanio dum la 6-a jarcento.

Referencoj redakti