Haldor MIDTHUS [haldur mithus] (naskiĝis la 6-an de oktobro, 1841, mortis la 31-an de marto, 1906) estis norvego, instruisto, en Lysekloster ĉe Bergen. Konata kiel la iniciatinto de la Esperanto-movado en Norvegio. Studis Volapukon antaŭ 1900; en tiu jaro konatiĝis kun Esperanto, rapide ellernis ĝin kaj poste fervore propagandis precipe inter instruistoj. L. K. de 1905. Preparis lernolibron - ne eldonitan - kaj kunverkis la lernolibron de la dana pioniro Frederik Skeel-Giørling.

Haldor Midthus

Eksteraj ligiloj redakti