Han Moo-hyup

korea generalo (1923 - )

HAN Moo-hyup (koree 한무협; naskiĝis la 22-an de aŭgusto 1923 en Pjongjango — mortis la 22-an de aŭgusto 2017 en Bundang) estas korea honora membro de UEA.

Han Moo-hyup
Persona informo
Naskiĝo 22-an de aŭgusto 1923 (1923-08-22)
en Pjongjango
Morto 22-an de aŭgusto 2017 (2017-08-22) (94-jaraĝa)
en Bundang
Lingvoj Esperantokorea
Loĝloko Seulo
Ŝtataneco Sud-Koreio
Alma mater Nacia Defenda Universitato • Koreia Oficira Akademio • Universitato Dankuk
Infanoj 5
Okupo
Okupo esperantistoentreprenistooficiro
vdr

Li estas emerita generalo. Post la retiriĝo el la armeo, li estris asekur-kompanion dum 15 jaroj kaj fondis (1979) Korean Katolikan Entreprenistan Asocion. En 1976 li private fondis la revuon La Espero el Koreio (1976-1994), kiu grave kontribuis al la firmigo de Esperanto en Koreio. Li kuniniciatis la unuiĝon de Korea E-Asocio kaj Korea E-Centro. Han prezidis Korean E-Asocion dufoje (1978-81 kaj 1991-94) kaj nun estas ĝia honora prezidanto. Li ofte rolis kiel la ĉefa mecenato de la korea E-movado. Dumviva membro de KEA kaj de UEA, li motoris la 79-an UK-on en Seulo kiel LKK-estro.

Trovu « Han Moo-hyup » inter la
Vizaĝoj de homoj
rilataj al la ideo
«Internacia Lingvo»
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.