Ĝermolisto de ĉinaj esperantistoj
Enhavo: | A B C Ĉ D E F G Ĝ Ĥ H I J Ĵ K L M N O P R S Ŝ T U Ŭ V Z |
HRedakti
Han ZhuwuRedakti
Han Zhuwu (naskiĝinta en 1942) estas ĉina esperantisto,nun loĝas en Tianjin.
Hang JunRedakti
HANG Jun (1943-2003) estis redaktorino de Esperanto-elsendoj de Ĉina Radio Internacia (1972- 2003), volontulo en la Centra Oficejo de UEA (1989), mortis la 25-an de junio.
Ivan HoRedakti
Ivan Ho (mortis en la aĝo de 89 jaroj la 9-an de marto 2003) estis ĉina esperantisto, kiu sin okupis pri korespondado de la revuo El Popola Ĉinio dum deko da jaroj.
LRedakti
Liu RenRedakti
Liu Ren (naskiĝdato nekonata, mortis la 22-an de aprilo 1947) estis ĉina esperantisto, la edzo de Verda Majo.
TRedakti
Tang Xun-anRedakti
Tang Xun-an (naskiĝis en 1911, mortis la 30-an de januaro 1988 en Pekino) estis ĉina esperantisto de post 1928, li faris multon por antaŭenigi la pekinan movadon dum duona jarcento.
URedakti
UzmeeRedakti
Uzmee (Ujima), estis kuracistino kaj aktiva esperantistino en Huhe Haote, Interna Mongolio, Ĉinio.
YRedakti
Yang ZongkunRedakti
YANG Zongkun (Jariĉ, 1937-1999), instruisto, mentoro de junaj e-istoj, forpasis la 3-an de septembro en Wuhan (Ĉinio). Individua membro de UEA ekde 1970, li estis unu el la tre malmultaj ĉinaj UEA-membroj en tiu tempo.
Yao XueyinRedakti
YAO Xueyin, 89-jara ĉina verkisto, mortis la 29-an de aprilo. De 1981 membro de la societo "Amikoj de Esperanto" (kuniganta prestiĝajn subtenantojn kiel la verkistoj Bakin kaj Ĵelezo), li eklernis la Internacian Lingvon en 1935 kaj verkis en 1937 la artikolon "Esperanto ne estas fremdlingvo".
ZRedakti
Zhou YinqiaoRedakti
ZHOU Yinqiao (1906 - 1991) - mortis la 18-an de novembro 1991) estis honora komitatano de Ĉina Esperanto-Ligo.