Hannele Lauri

Hannele LAURI (n. 1952) estas finna aktoro. Ŝi komencis sian teatran karieron per sukcesa rolo de Ofelia en 1975. Plejparton de sia kariero Lauri faris en Urbteatro de Helsinko en 1983–2015. Antaŭe ŝi laboris en Jyväskylä en 1975–77 kaj en Turku 1977–81. Dum 1980-aj jaroj ŝi aktoris en humura televida programo Spede Show. Ŝia laboro en tiu programo konatigis ŝin. Ŝi kaj Spede Pasanen faris skeĉojn en la programo. Ili faris humuron pri virina logiko. Dum 1990-aj jaroj Lauri aktoris en humura televida programo Hynttyyt yhteen. Ŝi aktoris ankaŭ en filmoj sed ne normale vere grandajn rolojn. Unuan kaj duan fojon ŝi aktoris filme en 1976. Poste ŝi aktoris k.a. en Uuno Turhapuro -filmoj. Lauri kunlaboris kun Vesa-Matti Loiri kaj Eija Vilpas. En 2021 Lauri faris sian unuan filman ĉefrolon en filmo 70 on vain numero. Lauri estas ankaŭ voĉaktoro en animacioj. Ŝi ricevis premiojn Betoni-Jussi kaj Kultainen Venla en 2019. Lauri estas unu el la plej konataj aktorinoj en Finnlando.

Hannele Lauri
Persona informo
Naskonomo Ritva Hannele Markkula
Aliaj nomoj Hanna Lauri
Naskiĝo 21-an de julio 1952 (1952-07-21) (71-jaraĝa)
en Tampere
Ŝtataneco Finnlando
Familio
Edz(in)o Hannu Lauri
Parencoj Beritta Markkula
Okupo
Okupo aktoro
vdr