Hannover 96

sporta kaj aparte futbala klubo en Germanio

La asocio Hannoverscher Sportverein (HSV) von 1896 e. V., mallonge Hannover 96, estas germana sporta kaj aparte futbala klubo en la urbo Hanovro, ĉefurbo de la federacia lando Malsupra Saksio. Ĝi fondiĝis en 1896. Klubaj koloroj estas nigro, blanko kaj verdo. La klubo aparte konatas pro sia unua vira teamo de futbalo, kiu konkuras en la unua germania ligo de futbalo (Bundesliga). Tamen ĝi havas teamojn de viroj kaj de virinoj, de plenaĝuloj kaj de junuloj en diversaj aĝgrupoj ankaŭ en pluraj aliaj sportaj disciplinoj - nome atletiko, gimnastiko, badmintono, teniso, tabloteniso, bilardo kaj triatlono.

Hannover 96
sportoklubo • futbala klubo
Kluba nomo  Hannoverscher Sportverein
von 1896 e. V.
Fondita  12-a de aprilo 1896
Stadiono  HDI-Arena
Kapacito  49 000
Prezidanto  Martin Kind
Trejnisto  Tayfun Korkut
Ligo  2. Bundesliga
2021/22  11-a pozicio
Hejme
Ekstere
vdr

Iuj futbalistoj de la klubo: redakti