Hanns Heinz Ewers

germana verkisto kaj juristo

Hanns Heinz EWERS (naskiĝinta la 3-an de novembro 1871 en Duseldorfo, mortinta la 12-an de junio 1943 en Berlino) estis germana verkisto, juristo kaj aktoro. Edzigis lin Ilna Wunderwald kaj Josefine Bumiller.

Hanns Heinz Ewers

Estante filo de pentristo li komencis studadon de juro en Berlino; li doktoriĝis je Bonna universitato kaj estis ankaŭ studanta en Ĝenevo. Sekve li pasigis la devigan referendario-tempon en Neuß, Duseldorfo kaj Saarbrücken. En 1897 li pasigis malliberecon en la prizono de Ehrenbreitstein pro duelo. Samjare li decidis ne plu juristi pro sistemo kies formalismon li pli kaj pli malfidis (klare videble por li dum la proceso de Oscar Wilde). La juristo Do fariĝis verkisto, gazeteldonisto, laŭbezona poeto kaj vojaĝfaranto. Sub la pseŭdonimo de Frank Braun (Der Zauberlehrling oder die Teufelsjäger, 1909) li prezentis la mondon de fantasto kaj superrealo. Unuiĝis trajtoj de E. T. A. Hoffmann, Edgar Allan Poe kaj novromantikismo kun reva mondo de sarkasmo perversa-satanisma kaj ties malbelaj kulminoj.

La furoro de Alraune (1922) ankaŭ ŝuldiĝis al tiutempaj modoj. Mira kontrasto al tio estis tamen lia naciemo (Kriegslieder, 1914; Reiter in deutscher Nacht, 1932), kio okaze de la deklaro de la kunbatalado de Usono en 1914 kaŭzis areston (ĝis 1921).

En 1932 mendis ĉe li verkon Adolf Hitler mem: Horst Wessel. Kvankam Ewers tre frue iĝis membro de NSDAP, la nazioj malpermesis kaj konfiskis liajn verkojn en la 1934-a jaro kaj finfarita filmo pri Horst Wessel laŭ la citita verko de Ewers nenie prezentiĝis.

Merito de Ewers estis la etendo de vorte prezenteblaj aferoj kaj interesa uzo de lingvo por priskribi supernormalon de revoj kaj fantazioj. Kritikatas en lia rava rakontado ke ĉio tia eble nur faratas por artefarite streĉi la nervojn de la legantoj. Multaj liaj verkoj ĝuis multajn represojn kaj eldonojn.

Aliaj verkoj (elekto)

redakti
  • Die Ginsterhexe und andere Märchen, 1905
  • E. A. Poe (eseo), 1905
  • Das Grauen, Seltsame Geschichten, 1907
  • Die Besessenen, Seltsame Geschichten, 1909
  • Mit meinen Augen. Fahrten durch die lateinische Welt (vojaĝrakontoj), 1909
  • Moganni Nameh (poezia antologio), 1910
  • Grotesken, 1910
  • Indien und ich (vojaĝrakontoj), 1911
  • Die toten Augen, 1913 (dramo, kune kun M. Henry; muzikigis E. d'Albert)
  • Das Mädchen von Shalott und andere Dramen, 1921

Richter, Karl: "Ewers, Hanns Heinz" - ĉe: Neue Deutsche Biographie 4 (1959), p. 697-698

Eksteraj ligiloj

redakti