Hannu Hautala

finna naturfotisto kaj verkisto

Hannu Juhana HAUTALA (n. la 12-an de majo 1941 en la loĝloko Töysä, ekde 2013 parto de la municipo Alavus - m. la 20-an de julio 2023 en Kuusamo) estis finna naturfotisto kaj verkisto. Li estis la unua profesia naturfotisto de Finnlando kaj daŭre estas eble la plej fama naturfotisto de la lando. Hautala fotis la naturon dum pli ol kvin jardekoj, faris pli ol unu kaj duonan milionon da fotoj kaj publikigis pli ol 50 bildlibrojn. La plej populara el ili estas Kuukkelin maa ("lando de la luno"), de kiu oni vendis pli ol 32 000 ekzemplerojn.

Hannu Hautala
Persona informo
Naskonomo Hannu Juhana Hautala
Naskiĝo 12-an de majo 1941 (1941-05-12)
en Töysä
Morto 20-an de julio 2023 (2023-07-20) (82-jaraĝa)
en Kuusamo
Lingvoj finna
Ŝtataneco Finnlando
Okupo
Okupo nature photographer • verkisto • aŭtomobila maŝinisto
vdr

Kritiko redakti

En 2000 oni akuzis Hautalan pri bilda manipulado. Antti Leinonen asertis en sia gazeta skribaĵo, ke Hautala ligis al siaj fotoj bestoj el siaj aliaj fotoj. Hautala jesis, ke li agis tiel sed apogis sian agadon rakontate, ke li faris manipulante fotojn pri tiaj kazoj, kiujn li vere en la naturo vidis.