Hans Eichhorn (esperantisto)

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.

Hans EICHHORN (naskiĝis la 29-an de aŭgusto 1942 en Pirna, mortis la 20-an de oktobro 2016 en Weil am Rhein) estis germana psikologo kaj esperantisto.

Li doktoriĝis en 1971 en Dresden kaj habilitiĝis en 1989 en Jena.

En la 1960-aj jaroj li aktivis en la reorganizado de la Esperanto-movado en Orienta Germanio. Komence de la 1970-aj jaroj li estis vicprezidanto de TEJO.