Hurdegaryp
(Alidirektita el Hardegarijp)
Hurdegaryp (nederlande Hardegarijp) estas vilaĝo en la municipo Tietjerksteradeel, en la nederlanda provinco Frislando.
Hurdegaryp | |||
---|---|---|---|
![]() | |||
nederlanda municipo (1812–1816) loĝloko en Nederlando vilaĝo ![]() | |||
Flago | Blazono | ||
Administrado | |||
Poŝtkodo | 9254 | ||
Demografio | |||
Geografio | |||
Geografia situo | 53° 13′ N, 5° 56′ O (mapo)53.2155.9402777777778Koordinatoj: 53° 13′ N, 5° 56′ O (mapo) [+] | ||
Horzono | UTC+01:00 [+] | ||
![]() | |||
| |||
Alia projekto | |||
![]() | |||
Ĝi situas je la Groningerstraatweg de Leeuwarden al Groningen kaj je la fervojolinio Groningen - Leeuwarden. Je fervoja stacidomo Hurdegaryp dufoje dum horo haltas la trajno en ambaŭ direktoj.
En 2020 la vilaĝo havis 5 045 loĝantojn. Ekde 1989 la oficiala nomo estas Hurdegaryp.
Konsulejo
redaktiHardegarijp ankaŭ estis la oficloko de arkitekto Abe Bonnema. Post lia morto lia monumenta vilao fariĝis konsulejo de Maŭritanio.
Naskiĝis en Hardegarijp
redakti- Welmoed Sijtsma (1990), prezentistino