Harra

komunumo en Turingio, Germanio

Harra estas loĝloko kaj eksa komunumo en Germanio. Ĝi troviĝas en la distrikto Saale-Orla de la federacia lando Turingio, kaj ekde januaro 2019 estas parto de tiam nove kreita komunumo Rosenthal am Rennsteig. Fine de la jaro 2017 la loĝloko havis 828 loĝantojn. Ĝis la fino de 2018 ĝi apartenis al komunumaro, do grupiĝo de pluraj najbaraj komunumoj por komuna plenumo de iuj administraj servoj, nomata Verwaltungsgemeinschaft Saale-Rennsteig. La loĝloko situas borde de la rivero Saale. De ĉi tie la rivero estas barite larĝigita kaj dum la sekvaj 20 kilometroj norden la rivera vojo nomiĝas akvobaraĵo Bleiloch [BLAJloĥ].

Harra
Blazono
Harra (Germanio)
Harra (Germanio)
DEC

Map

komunumo en Germanio • komunumoparto en Germanio
Administrado
Federacia lando Turingio
Distrikto Distrikto Saale-Orla
Komunumo Rosenthal am Rennsteig
Urborajtoj
Telefona antaŭkodo 036642
Poŝtkodo 07366
Aŭtomobila kodo SOK
Oficiala Municipokodo 16075042
Politiko
Demografio
Geografio
Geografia situo 50° 25′ N, 11° 41′ O (mapo)50.41777777777811.683611111111Koordinatoj: 50° 25′ N, 11° 41′ O (mapo)
Alto super la marnivelo 444 m
Areo 14,00 km²
vdr

Eksteraj ligiloj redakti

 
loka kirko sankta Nikolao
 
la rivero Saale kun kruta delivo ĉe Harra