Harty (germane Lilien) estis vilaĝo en Ĉeĥio, situinta en Moravio, ĝi troviĝis proksimume 1 km okcidente de municipo Petřvald. Ĝi estis detruita kaj egaligita kun la tero en la jaro 1956 du konstruado de Flughaveno Ostrava-Mošnov. Ĝis hodiaŭ ekzistas katastra teritorio kaj baza setlejunuo Harty, kiu estas konsisto de Petřvald.

Harty
germane: Lilien
pereinta vilaĝo
Oficiala nomo: Harty
Ŝtato Ĉeĥio Ĉeĥio
Regiono Moraviasilezia regiono
Distrikto Distrikto Nový Jičín
Administra municipo Petřvald
Historia regiono Moravio
Montaro Ostrava baseno
Situo Harty
 - koordinatoj 49° 42′ 29″ N 18° 07′ 52″ O / 49.70806 °N, 18.13111 °O / 49.70806; 18.13111 (mapo)
Katastro 1,24 km² (124 ha) Harty
Loĝantaro 0
Denseco 0 loĝ./km²
Fondo 1780
 - pereo 1956
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Portalo pri Ĉeĥio

Historio redakti

La vilaĝo estis fondita en la jaro 1780 fare de grafoj Vetteridoj el Lilie (germane Vetter von der Lilien). Ilia nobela predikato fariĝis ankaŭ nomo de la municipo; la ĉeĥa nomigo devenas el pli maljuna loka nomo de arbaristejo Na Hartách, kiu antaŭ situuadis en la lokoj de nove fondata vilaĝo. La estiĝo de la setlejo koneksis kun raabiga parcela reformo.