Hasle ĉe Burgdorf
Hasle ĉe Burgdorf (en la germana lingvo Hasle bei Burgdorf) estis ĝis la 31-a de decembro 2009 komunumo en la distrikto Burgdorf kaj ekde la 1-a de januaro 2010 de la administra distrikto Emme-Valo en Kantono Berno, Svislando. Ĝi havis 3008 loĝantojn je la 31-a de decembro 2007.
Hasle ĉe Burgdorf | |
---|---|
Blazono de Hasle ĉe Burgdorf | |
Ligna ponto inter Hasle kaj Rüegsau | |
komunumo en Svislando | |
Kantono | Berno |
Administra distrikto | Emme-Valo |
Malnova distrikto ĝis 2009 | Burgdorf |
Geografia situo | CH1903: 616493 / 207437 (mapo)47.0177777777787.6555555555556Koordinatoj: 47° 1′ N, 7° 39′ O; CH1903: 616493 / 207437 (mapo) |
Nombro de loĝantoj | 3008 |
Areo | 21,89 km² |
Alteco | 571 m super marnivelo |
Poŝtkodo | 3415 |
Komunumkodo | 0406 |
Mapo de Hasle ĉe Burgdorf | |
Geografio
redaktiHasle situas en Emme-Valo ĉe la okcidenta bordo de la rivero Emme, vid-al-vide de Rüegsau, kiu situas aliflanke de la rivero, kaj kun Hasle ĉe Burgdorf formas kvazaŭ unuigitan setlejzonon. Ĉar la stacidomo, kiu situas sur la tereno de Hasle, portas la nomon Hasle-Rüegsau oni kutime perceptas la du komunumojn sub la nomo Hasle-Rüegsau. En Hasle la rivero Biglebach alfluas al Emme.
Al la komunumo apartenas la kerna vilaĝo Hasle ĉe la bordo de Emme, la vilaĝoj Goldbach kaj Schafhausen kun la setlejo Uetigen kaj multaj malgrandaj setlejoj.
Najbaraj komunumoj
redaktiLa komunumo limas en nordokcidento al Oberburg, en nordo al Burgdorf, Heimiswil, en nordoriento al Rüegsau, en oriento al Lützelflüh kaj al Rüderswil, en sudo al enklavo de Lützelflüh kaj al Walkringen, kaj en okcidento al Vechigen kaj al alia enklavo de Lützelflüh.
Trafiko
redaktiTra la stacidomo Hasle-Rüegsau pasas la trajnlinioj de Burgdorf al Langnau en Emme-Valo kaj de Burgdorf al Konolfingen.
Historio
redaktiJam en la jaro 894 estis menciitaj la setlejoj Uetigen (kielo Utingun), Gomerkinden (kiel Comirichingun), Bigel (kiel Pigiluna) kaj aliaj en donacdokumento favore al la Monaĥejo Sankt-Galo. La unua dokumenta mencio de Hasle ĉe Burgdorf tamen okazis nur en la jaro 1254 kiel Hasela.
En mezepoko Hasle ĉe Burgdorf estis sub la regado de la Grafoj de Kiburgo. En la jaro 1384 ĝi falis sub la regado de Berno. Ekde la Helveta Revolucio en la jaro 1798 Hasle ĉe Burgdorf apartenas al al distrikto Burgdorf.
Vidu ankaŭ
redakti- Aliaj lokoj kun la nomo Hasle
- Hasle-Rüegsau
- Hasle-Rüegsau (stacidomo)
- Schafhausen i.E. (stacidomo)
Eksteraj ligiloj
redakti- Oficiala retejo de la komunumoj Hasle kaj Rüegsau
- Hasle ĉe Burgdorf en la Historia Leksikono de Svislando