Burgdorf (distrikto)

(Alidirektita el Distrikto Burgdorf)
Ĉi tiu artikolo temas pri iama distrikto en Svislando. Por urbo rigardu la paĝon Burgdorf BE. Koncerne aliajn signifojn aliru la apartigilon Burgdorf.


La distrikto Burgdorf estis ĝis la 31-a de decembro 2009 administra unuo de Kantono Berno. Ĝi havis 46127 loĝantojn la 31-an de decembro 2008. Ĝia ĉefurbo estis la samnoma urbo Burgdorf. La sidejo de la prefekto troviĝas en la Kastelo Burgdorf en la distriktĉefurbo.

Distrikto Burgdorf
Blazono de la distrikto Burgdorf
Kastelo Burgdorf
Distriktoj de Kantono Berno
Mapo de la distrikto Burgdorf
Kantono Berno
Ĉefloko Burgdorf
Koordinatoj  47° 3′ N 7° 37′ O / 47.050 °N, 7.617 °O / 47.050; 7.617 (mapo)Koordinatoj: 47° 3′ N 7° 37′ O / 47.050 °N, 7.617 °O / 47.050; 7.617 (mapo)
Nombro de loĝantoj 46127(2008-12-31)
Areo 205 km²
Loĝantardenseco 225 loĝantoj/km²
Federacia Kodo 0206
vdr

Geografio redakti

La distrikto Burgdorf troviĝas en la Svisa Mezlando nordoriente de la federacia urbo Berno en la suba Emme-Valo. La rivero Emme trafluas la distrikton de sudoriento al nordokcidento. La distrikto etendiĝas sur areo de 205 km², ĝia loĝantardenseco estas 225 loĝantoj po km².

Trafiko redakti

Tra la distrikto Burgdorf pasas okcidento al oriento la linio de Svisaj Federaciaj Fervojoj de Berno al Zuriko kaj la urbo Burgdorf estas haltejo de rapidtrajnoj. De Burgdorf eliras ankaŭ fervojlinioj al Soloturno kaj al Konolfingen.

Paralele al la trajnlinio pasas tra la distrikto la svisa aŭtovojo A1 de Ĝenevo tra Berno, Zuriko kaj Sankt-Galo al Sankt-Margreto.

Historio redakti

Ek de la fondiĝo de la urbo Burgdorf ĝis la jaro 1384 Burgdorf estis senjorujo sub la regado de la Grafoj de Kiburgo. Tiam ĝi fariĝis berna voktejo ĝis la Helveta Revolucio de la jaro 1798. Dum la tempo de la Helveta Respubliko ĝi estis helveta distrikto, poste ek de 1803 berna ĉefdistrikto kaj ek de 1831 distrikto de Kantono Berno.

Komunumoj de la distrikto Burgdorf redakti

La distrikto Burgdorf konsistas (stato en 2009) el 24 komunumoj, el kiuj la ĉefloko Burgdorf estas la plej granda kaj unika urbo. Jen la listo:

Blazono Nomo Loĝantoj
(2008-12-31)
Areo
en km²
Komunumkodo
  Aefligen 1006 2,1 0401
  Alchenstorf 565 8,6 0402
  Bäriswil 991 2,8 0403
  Burgdorf 15238 15,6 0404
  Ersigen 1483 8,8 0405
  Hasle ĉe Burgdorf 3081 21,9 0406
  Heimiswil 1626 23,4 0407
  Hellsau 181 1,5 0408
  Hindelbank 2006 6,7 0409
  Höchstetten 257 2,6 0410
  Kernenried 426 3,3 0411
  Kirchberg 5608 9,0 0412
  Koppigen 2069 6,9 0413
  Krauchthal 2273 19,4 0414
  Lyssach 1390 6,1 0415
  Mötschwil 138 2,9 0416
  Niederösch 226 4,6 0417
  Oberburg 2846 14,1 0418
  Oberösch 119 2,1 0419
  Rüdtligen-Alchenflüh 2169 2,7 0420
  Rumendingen 81 2,5 0421
  Rüti ĉe Lyssach 157 6,5 0422
  Willadingen 181 2,2 0422
  Wynigen 2019 28,3 0424
Totale 24 46127 204,6 0206

Eksteraj ligiloj redakti