Alchenstorf
Alchenstorf estis ĝis la 31-a de decembro 2009 komunumo de la distrikto Burgdorf kaj ekde la 1-a de januaro 2010 komunumo de la administra distrikto Emme-Valo en Kantono Berno, Svislando. Ĝi havis 569 loĝantojn je la 31-a de decembro 2010.
Alchenstorf | |
---|---|
Blazono de Alchenstorf | |
Koppigen kaj ĉirkaŭaĵo fotita el balono la 16-an de aprilo 2011 | |
komunumo en Svislando | |
Kantono | Berno |
Administra distrikto | Emme-Valo |
Malnova distrikto ĝis 2009 | Burgdorf |
Geografia situo | CH1903: 615554 / 219231 (mapo)47.1238888888897.6436111111111Koordinatoj: 47° 7′ N, 7° 39′ O; CH1903: 615554 / 219231 (mapo) |
Nombro de loĝantoj | 569 |
Areo | 6,56 km² |
Alteco | 500 m super marnivelo |
Poŝtkodo | 3473 |
Komunumkodo | 0402 |
Mapo de Alchenstorf | |
Geografio
redaktiAlchenstorf situas en la Svisa Mezlando meze inter Burgdorf kaj Herzogenbuchsee ĉe la orienta marĝeno de la flotebenaĵo de la rivero Emme. Tra la komunumo fluas la rojo Wynigebach, orienta alfluanto de Oesch. La komunumo konsistas el la setlejoj Unteralchenstorf, Alchenstorf, Oberalchenstorf, Rain, Tannwald, Mösli, Tannhölzli, Tumli kaj Wil, kiu lasta ĝis 1888 estis aparta civitana komunumo, kaj diversaj izolitaj bienoj. La komunumoj Alchenstorf, Hellsau, Höchstetten, Koppigen kaj Willadingen formas la komunumasocion Koppigen.
La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 6,56 km², de kiuj 32,0% estas kovritaj de arbaro, 60,8% servas por agrikulturo kaj 7,8% por setlado. [1]
Najbaraj komunumoj
redaktiLa komunumo Alchenstorf limas en nordo al Hellsau, en nordoriento al Seeberg, en sudoriento al Wynigen, en sudo al Rumendingen, en sudokcidento al Niederösch, en okcidento al Koppigen, kaj en nordokcidento al Höchstetten.
Trafiko
redaktiAlchenstorf situas flanke de la gravaj trafikvojoj. Tra la komunumo kondukas la vojo n-ro 1427 de Koppigen al Wynigen, kiu konektas la kantonan ĉefvojon n-ro 1 kun la kantona ĉefvojo n-ro 240. La plej proksima alveturejo al la svisa aŭtovojo A1 situas 8 kilometrojn sudokcidente de la komunumo apud Kirchberg.
Historio
redaktiLa unua dokumenta mencio de Alchenstorf datiĝas el la jaro 1221 kiel Alchirstorf. Inter la jaro 1275 ĝis 1471 ekzistas mencio pri preĝejo en Alchenstorf, ĝis hodiaŭ tamen ĝia starloko ne povis estis trovita. Ĝis la Helveta Revolucio Alchenstorf apartenis al la tribunala distrikto Koppigen, kies historian sorton ĝi dividis. Dum la tempo de la Helveta Respubliko de 1798 ĝis 1803 Alchenstorf apartenis al la distrikto Wangen. Ek de 1803 ĝi estis komunumo de la distrikto Burgdorf, kiu en la jaro 2010 plej parte estis integrita al la administra distrikto Emme-Valo. En la jaro 1888 la ĝis tiam aŭtonoma komunumo Wil estis atribuita ankaŭ al Alchenstorf.[2]
Notoj kaj referencoj
redaktiEksteraj ligiloj
redakti- Vidu ankaŭ en la Vikimedia Komunejo la kategorion Alchenstorf – (Kolekto de bildoj kaj plurmediaj dosieroj)