Seeberg BE

komunumo de Svislando
- La mallongigo BE en Seeberg BE staras por la svisa Kantono Berno. Por aliaj signifoj de la nomo vidu sub Seeberg.

Seeberg estis ĝis la 31-a de decembro 2009 komunumo de la distrikto Wangen kaj ek de la 1-a de januaro 2010 komunumo de la administra distrikto Supra Argovio en Kantono Berno, Svislando. Ĝi havis 1374 loĝantojn je la 31-a de decembro 2010.

Seeberg
Blazono de Seeberg
Blazono de Seeberg
Blazono de Seeberg
Seeberg
Seeberg
Reformita preĝejo de Seeberg
komunumo en Svislando
Kantono Berno
Administra distrikto Supra Argovio
Malnova distrikto ĝis 2009 Wangen
Koordinatoj  47° 9′ 18″ N 7° 39′ 53″ O / 47.15500 °N, 7.66472 °O / 47.15500; 7.66472 (mapo)Koordinatoj: 47° 9′ 18″ N 7° 39′ 53″ O / 47.15500 °N, 7.66472 °O / 47.15500; 7.66472 (mapo)
Nombro de loĝantoj 1374
Areo 15,75 km²
Alteco 495 m super marnivelo
Poŝtkodo 3365
Komunumkodo 0988
Mapo de Seeberg
Mapo de Seeberg
Mapo de Seeberg
vdr

Geografio redakti

Seeberg situas en la Svisa Mezlando inter Burgdorf kaj Herzogenbuchsee. En nordo de la komunumo situas la lageto Burgäschisee. La komunumo konsistas el la vilaĝoj Seeberg kun la setlejo Berg kun la preĝejo sur monteto supre de la vilaĝo, la vilaĝo Grasswil kun la setlejoj Niedergrasswil kaj Egge, Rägenhaule, Riedtwil kun la iama stacidomo ĉe la trajnlinio de Herzogenbuchsee al Burgdorf, Loch, Spiegelberg, Bittwil kaj Neuhus, kaj multnombraj izolitaj bienoj. La plej alta punkto kun alteco de 810 m s.m. estas la monteto Lindenberg en sudo de la komunumo. La sidejo de la kumonuma administracio situas en Grasswil.

La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 15,75 km², de kiuj 34,0% estas kovritaj de arbaro, 58,9% servas por agrikulturo kaj 6,4% por setlado. [1]

Najbaraj komunumoj redakti

La komunumo Seeberg limas en nordo al Aeschi (SO), en nordoriento al Herzogenbuchsee, en oriento al Steinhof (SO), en orientsudoriento al Hermiswil, en sudoriento al Ochlenberg, en sudsudoriento al Oeschenbach, en sudo al Wynigen, en sudokcidento al Alchenstorf, en okcidento al Hellsau, kaj en nordokcidento al Heinrichswil-Winistorf (SO).

Trafiko redakti

Tra la komunumo Seeberg pasas unuflanke la grava kantona ĉefvojo n-ro 1 de Zuriko al Berno, apud kiu situas la ĉefvilaĝo Seeberg, kaj la 240 tra Spiegelberg de Langenthal al Burgdorf BE. Per la buslinio de Herzogenbuchsee al Wynigen la komunumo estas konektita al la publika transportreto.

Historio redakti

La unua dokumenta mencio de Seeberg datiĝas el la jaro 1264 kiel Seberch. [2] La vilaĝo Grasswil estis menciita jam pli frue en 1070 kielo Craolteswile.[3] Riedtwil menciiĝis unuan fojon en la jaro 1261 kiel Rietwilere.[4] Dum mezepoko la vilaĝoj de la hodiaŭa komunumo Seeberg apartenis al la Grafoj de Kiburgo kaj formis parton de la malalta tribunalo Grasswil, kiu en la jaro 1395 fariĝis havaĵo kaj voktejo de la urbo Burgdorf. En la 19-a jarcento la kvin lokokomunumoj de Seeberg kuniĝis al la hodiaŭa politika komunumo Seeberg. La lokaj komunumoj pluekzistis kiel apartaj municipoj ĝis la komunumreformo de la jaro 1991.

Vidu ankaŭ redakti

Notoj kaj referencoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti

Bildoj redakti