Kirchberg BE
- La mallongigo BE en Kirchberg BE staras por la svisa Kantono Berno. Por aliaj signifoj de la nomo vidu sub Kirchberg.. |
Kirchberg estas historia urbeto en Kantono Berno, Svislando. Ĝi estis ĝis la 31-a de decembro 2009 komunumo de la distrikto Burgdorf kaj ekde la 1-a de januaro 2010 ĝi estas komunumo de la administra distrikto Emme-Valo. Ĝi havis 5526 loĝantojn je la 31-a de decembro 2009.
Kirchberg | |
---|---|
Blazono de Kirchberg | |
Aerbildo de Kirchberg, fotita el balono la 16-an de aprilo 2011 | |
komunumo en Svislando | |
Kantono | Berno |
Administra distrikto | Emme-Valo |
Malnova distrikto ĝis 2009 | Burgdorf |
Geografia situo | CH1903: 611199 / 214991 (mapo)47.0858333333337.5861111111111Koordinatoj: 47° 5′ N, 7° 35′ O; CH1903: 611199 / 214991 (mapo) |
Nombro de loĝantoj | 5526 |
Areo | 9,04 km² |
Alteco | 505 m super marnivelo |
Poŝtkodo | 3422 |
Komunumkodo | 0412 |
Mapo de Kirchberg | |
Geografio
redaktiKirchberg situas ĉe la orienta bordo de la rivero Emme, proksimume 20 kilometrojn nordoriente de la federacia urbo Berno kaj 20 kilometrojn sude de Soloturno. La komunumo konsistas el la vilaĝo Kirchberg, la vilaĝo Bütikofen, kaj la kvartaloj Neuhof norde de la aŭtovojo kaj Vilbringe en la sudo de la komunumo. Kirchberg formas la centron de la paroĥo kaj komunuma asocio konsistanta el Kirchberg, Aefligen, Rüdtligen-Alchenflüh, Kernenried, Lyssach, Rüti ĉe Lyssach, Niederösch, Oberösch kaj Ersigen.
La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 9,04 km², de kiuj 32,5% estas kovritaj de arbaro, 44,7% servas por agrikulturo kaj 21,2% por setlado. [1]
Najbaraj komunumoj
redaktiLa komunumo Kirchberg limas en nordoriento al Ersigen, en orientonordoriento al Rumendingen, en oriento al Wynigen, en sudo al Burgdorf, en sudokcidento al Lyssach, en okcidento al Rüdtligen-Alchenflüh, en nordokcidento al unu punkto al Aefligen, kaj en nordnordokcidento al Utzenstorf.
Trafiko
redaktiTra Kirchberg pasas la kantona ĉefvojo n-ro 1, la kantona vojo n-ro 242 kaj la svisa aŭtovojo A1, al kiu la komunumo posedas propran alveturejon. Per diversaj poŝtaŭto- kaj buslinioj la komunumo estas bone konektita al la publika transportreto. La stacidomo Alchenflüh de la trajnlinio de Burgdorf al Soloturno situas nur kelkajn piedminutojn de la vilaĝo centro de Kirchberg aliflanke de la rivero sur la teritorio de la najbara komunumo.
Historio
redaktiLa unua dokumenta mencio de Kirchberg datiĝas el la jaro 994 kiel Chilcberc. En la jaro 994 Kirchberg estis donacita de Adelheid, la avino de la imperiestro Oto la 3-a al la Monaĥejo Selz en Alzaco. Ekde la 13-a jarcento al voktado pri Kirchberg apartenis al la Senjoroj de Thorberg. En la jaro 1283 Ulriko de Thorberg akiris por Kirchberg de la imperiestro Rudolfo de Habsburgo la urborajton. Li fortigis la lokon, tamen urba evoluo kiel en Berno ne okazis en Kirchberg. En la jaro 1398 Petro de Thorberg donacis sian voktejon al sia Kartuziejo Thorberg, kiu ĝin koncedis en la jaro 1406 al Selz. Selz siavice koncedis la voktejon kaj jurisdikcion pri Kirchberg en la jaro 1429 al Berno. En la jaro 1481 Berno akiris ankaŭ la ceterajn rajtojn pri Kirchberg de Selz kaj akiris al kompletan suverenecon pri la loko. La komunumo nun estis submetita unue al la Voktejo Wangen kaj poste al la Voktejo Burgdorf. En la jaro 1704 Guetisberg, 1911 Bickigen kaj 1953 Rumendingen estis disigitaj de Kilchberg. [2]
Vidu ankaŭ
redakti- Aliaj signifoj de Kirchberg
- Kirchberg-Alchenflüh (stacidomo)
Notoj kaj referencoj
redaktiEksteraj ligiloj
redakti- Vidu ankaŭ en la Vikimedia Komunejo la kategorion Kirchberg – (Kolekto de bildoj kaj plurmediaj dosieroj)
Bildoj
redakti-
Kirchberg vidita de Alchenflüh
-
Trafikcirklo Alchenflüh, rigardo al Kirchberg