Hegesias de Magnesia
helena retorikisto
Hegesias de Magnesia (antikve-greke Ἡγησίας ὁ Μάγνης, Hēgēsias ho Magnēs, el Magnesia ĉe Sipilo, en Lidio) estis greka retorikisto kaj historiisto kiu floris ĉirkaŭ la jaro 300 a.n.e.
Hegesias de Magnesia | ||
---|---|---|
Persona informo | ||
Ἡγησίας ὁ Μάγνης | ||
Naskiĝo | en Magnesia ad Sipylum | |
Morto | ||
Lingvoj | antikva greka vd | |
Profesio | ||
Okupo | historiisto vd | |
vd | Fonto: Vikidatumoj | |
Strabono (XIX, 648) asertis, ke li fondis la pompan kaj maniereman stilon de retoriko konata kiel "aziismo", kaj konsideris lin kiel koruptinto de la klasika oratora stilo. Simile diras aliaj aŭtoroj kiel Cicerono (Orator, 12, 225), Dionizo de Halikarnaso (De Comp., 4) kaj la aŭtoro de la traktato Pri sublimo. Plutarko citas Hegesias kiel fonto en sia Vivo de Aleksandro.[1]
Referencoj redakti
- En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Hegesias de Magnesia en la hispana Vikipedio.