Heh (Huh, Hah, Hauh, Huah, Hahuh) estas la dio de la nefinita spaco kaj la eterneco en la egipta mitologio. Li estis reprezentita kiel viro kaŭranta aŭ sidanta sur la ora simbolo, nub; ankaŭ kun ran-kapo. Ĉe siaj manoj li tenas du palmfoliojn kiuj simbolas la milionojn da jaroj je dezirinda vivo por la egiptoj[1].

Heh
egipta dio
Karakterizaĵoj
Sekso ina
En hieroglifoj
C11
Transskribo Huh
Kulto
Centro de kulto Ĥmun
simbolo rano, serpento
En alia projekto
Kategorio en Vikimedia Komunejo Heh
vdr

Heh, ekde la Nova Egipta Imperio, estas la rezulto de miksiĝo de la egipta dioj, unu de Ogdoado de Hermopolo (asociiĝo de ok diaj entoj), kiuj lugas esencan rolon en la kosmologio de Hermopolo, kaj de alia dio, tiu de la nefinita tempo, tiu de la eterneco.

Heh, dio "de la eterneco" neniam estis konsiderata demiurgo. Kvankam lia origino estas nekonata, estas sciate ke la kreado de la eterneco okazis plurfoje, ĝis ok, atribuante ĝin al la praa Heh.

La ok Heh-oj "de la eterneco", pare grupigitaj, tenis la ĉielan volbon kaj ĉiu el ili, la "kolonoj de la ĉielo" protektis regionon de la ĉiela volbo. Per tiu ĉi funkcio je tenado de la ĉielo, Heh iĝis hipostazo de Ŝuo, kiel dio de la aero, kiu per siaj du brako levas la ĉielon (reprezentita de Nut) kaj disigias ĝin de la tero (reprezentita de Geb). La kvar paroj estas perceptataj kiel kvar ventoj; sed pro ia nekonata kialo, tiuj ĉi ventoj estas konsiderataj kiel negativaj, kiel estigitaj el la buŝo de Setho.

Heh estis kultata en la Suba Egiptio kaj en la oazo de Daĥlo. La faraono Amenemhat la 2-a, post militkampanjo entreprenita en la sudo, fondis urbon kiun li nomigis "Heh", pro la dio, apud la tria akvofalo de la rivero Nilo. Jarcenton poste ĝi estis plifirmigita de Sesostriso la 3-a.

Referencoj redakti

  1. Barta, Winfried [1992], "Die Bedeutung der Personifikation Huh im Unterschied zu den Personifikationen Hah und Nun", Göttinger Miszellen 127 (1992), pp. 7–12. germane